Esperanta Civito

Esperanto en itala festivalo pri indiĝenaj popoloj


Kunlabore kun la itala sekcio de Naturfreunde International, Esperanta Naturamikaro estas invitita kontribui al festivalo pri indiĝenaj popoloj, okazonta en Italio fine de majo 2019.

La festivalaj organizantoj mem indikis la temon de la itallingva prelego: "Biodiverseco kaj lingvaj rajtoj. Esperanto". Ĝi disvolviĝos 26 majo 2019 vespere sur la ĉefa podio, zorge de c-ano Giorgio Silfer. La specifa intereso pri esperanto superis tiun pri indiĝenaj lingvoj en Meksiko.

La etna festivalo, titolita "Lo spirito del pianeta" (La spirito de la planedo), proponas ankaŭ standojn pri artmetioj, kun pli ol cent kvindek ekspoziciantoj, dek restoraciojn kun lokaj gastronomioj, tridek folklorajn kaj muzikajn grupojn. Ĉi-jare la ĉefa gasto estos Skotlando.

Surpriza estas la fakto ke la evento jam de kelkaj jaroj realiĝas en vilaĝo kun nur ses mil loĝantoj, en provinco de Bergamo: ŝajnas ke la vilaĝo agrable mergiĝas en la buntan kosmopolitecon de la aŭtoktonaj popoloj. La loko, preskaŭ nekonata, nomiĝas Chiuduno (Kjuduno). Tre interesa por la esperantistaro.

(HeKo 702 5-B, 26 feb 19)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0594 s s