Esperanta Civito

Oka de Marto festata inter indiĝenaj lingvaninoj


"En la enirejo de la plej vizitata el la sep muzeoj de Aŭstria Nacia Biblioteko, nome la Esperanto-Muzeo en Vieno, pendas granda foto pri la unua internacia Esperanto-Kongreso, en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905. La vizitantoj kutime tre miras, ke tiom da virinoj partoprenis tiun kongreson, en epoko kiam ĝenerale nur viroj kongresadis. Bedaŭrinde tio ne signifas ke la oficiala Esperantio feminisme progresas. En 1905 establiĝis la plej antikva lingva institucio, la Akademio de Esperanto; sed dum cent dek kvar jaroj la nombro da akademianinoj neniam atingis dudek procentojn, kaj nur unu virino (Perla Martinelli) foje eniris la estraron de la institucio. Ankaŭ tial mi fieras ke almenaŭ en la Esperanta Civito, ĝis nun, duono de la prezidantoj estis virinoj" diris la Konsulo dum regalo al kiu li invitis hodiaŭ la feminan stabon de INALI, Instituto Nacia de Indiĝenaj Lingvoj, en Meksikurbo.

"La hodiaŭa omaĝo havas apartan signifon. La lingva demando estas strikte kuplita al la etna emancipiĝo. Pri tio mankis klara konscio en la sendependa Meksiko, kiu apenaŭ perceptis tion kadre de la prioritato de la agrara reformo. Personoj kiuj esceptis tiurilate, kiel fratoj Magón, fakte restis marĝenaj el la enlanda socio. Kaj la kultura progreso, ekzemple tra la deviga baza instruado, pli damaĝis ol helpis, ĉar ĝi akcelis la kastiliigon de la minoritatoj. INALI konscias pri la valoro de la lingva emancipiĝo kaj la virinoj povas kaj eĉ devas ludi avangardan rolon en ĉi tiu procezo" konkludis c-ano Giorgio Silfer.

"Le envío un cordial saludo y al mismo tiempo le expreso mi admiración, gratitud y gentileza al tener un detalle tan significativo para todas las mujeres del INALI, es grato que haya brindado un homenaje como lo hizo." Per tiuj vortoj s-ino Idalia Tapia dankis la Konsulon nome de la INALI-stabo.

Feminisma Esperanta Movado dediĉis al la Oka de Marto 2019 du analizojn, de c-ino Marie-France Conde Rey respektive d-ino Aileen Martinez, kiuj aperos en la aprila numero de "Literatura Foiro", la sola kultura revuo en esperanto ĉefredaktata de virino. Ne hazarde, revuo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

(HeKo 703 3-C, 8 mar 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0561 s s