Esperanta Civito

Jubileo de "La Patrolo" en Bulonjo la 19an de majo 2019


La ora jubileo de la fondo de la literatura rondo "La Patrolo" prokrastiĝas je semajno, laŭ afabla peto de aliaj paktintaj establoj. La sidejo restas Bolonjo, en kies esperanto-klubo, prezidata de d-ro Ivan Orsini, disvolviĝos ronda tablo pri la itala kontribuo al la esperanta literaturo, 19 majo 2019 ekde 10h30. La debaton sekvos la jubilea bankedo, laŭ la loka gastronomia tradicio, unu el la plej bonaj en Italio.

La aranĝon certe partoprenos la iamaj patrolanoj Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer. Estas atendataj ankaŭ Gianluigi Gimelli kaj Biagio Trapani. El la literatura rondo intertempe forpasis Gaudenzio Pisoni kaj ĉiuj virinoj: Manuela Bottiglioni, Clelia Conterno, Adriana Riccadonna.

La prokrasto favoras ankaŭ la ĉeeston (se ili volos) de estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, kies nacia konsilio kunvenos en Bolonjo ĝuste la antaŭan tagon, 18 majo 2019. La Patrolo vendis al IEF la revuon "Literatura Foiro" en 1973; de IEF ĝin aĉetis la Esperanto-Klubo de Iisalmi (Finnlando) en 1976, kiu poste revendis ĝin al LF-koop en 1980. La aĉeto fare de IEF estis senpaga; la idensalmanoj pagis unu finnan markon kaj rericevis cent markojn el LF-koop.

(HeKo 703 5-B, 11 mar 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0587 s s