Esperanta Civito

"Breve historia cultural" por hispanlingvaj kleruloj


"Ĉi tiu libreto, fakte longa eseo, originas el la bezono respondi al oftaj demandoj de PEN-membroj pri la esperanto-literaturo. Ĝi pretiĝis en la hispana, danke al la valora kunlaboro de María Elena Ruiz Cruz, kaj ĝi pretiĝas en aliaj lingvoj, danke al diversaj talentaj geamikoj. Ĝi ankaŭ respondas al pli profunda bezono, nome doni veran, aŭtentan kaj realan bildon pri la fenomeno Esperanto, for de la mensogoj kaj de neesperantistoj kaj de esperantistoj." Tiel prof. Giorgio Silfer komencis hieraŭ sian prezenton, okaze de la premiero de la verko "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona", eldonita de la prestiĝa entrepreno Porrúa en Meksikurbo.

"Se ni konsideras la klerajn personojn kiuj parolas la hispanan, ni rajtas supozi ke multaj el ili renkontis esperant(ist)on tra la karikatura figuro de Don Fermín, en la romano "Niebla" de Miguel de Unamuno (1914), deviga legaĵo almenaŭ dum du generacioj. Aŭ tra la pli pozitiva bildo de la avino en "La Casa de los Espíritus" de Isabel Allende. Tamen ambaŭ personoj estas strangaj. Same strangaj kiel la utopiemaj antifrankistoj en la filmo de Ramón Borrea, "El coche de pedales". Ankaŭ la reĝisoro de tiu filmo mensogas, kaj duoble, ĉar nek ekzistis nur interna rezisto de esperantistoj (sufiĉas mencii la kazon de María Moliner), nek ĉiuj esperantistoj estis antifrankistoj: UEA eĉ vokis la ĉefgeneralon kiel altan protektanton de sia kongreso, en 1968" daŭrigis c-ano Silfer.

"Se paroli pri la bildo de la fenomeno Esperanto en libro verkita de esperantisto, ĉi tie en Meksiko endas mencii la verkon de María Isabel Nájera "Esperanto y comunicación humana"  (dua eldono 2014). Post unua parto ekskluzive lingvistika, dokte analizanta morfologion kaj sintakson, la dua parto rakontas pri la historio de Esperantio, reduktante ĝin al la historio de unu asocio, kaj ignorante la atingojn de aliaj movadoj, eĉ atribuante ilin al tiu asocio. Sed kio okazus al la okcitana lingvo, se la felibrismo bankrotus? Kaj kio okazus al la esperanta, se tiu asocio bankrotus, kaj la tuta fenomeno konsistus nur el ĝi?" konkludis la aŭtoro.

Dum la debato intervenis s-ino Ruiz Cruz mem, honora prezidanto de la meksika PEN, kiu priskribis la celojn de la granda verkistara organizo, kaj s-ro Juan Gregorio Regino, direktoro de INALI, Instituto Nacia pri Indiĝenaj Lingvoj.

Legu pli en "Literatura Foiro"

(HeKo 703 8-B, 14 mar 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0586 s s