Britio jam secesias per la pasportoj
La indiko pri Eŭropa Unio malaperis de la britaj pasportoj eldonataj ekde la 30a de marto, la tago post la planita eliro el EU. La koloro restis la bordoza, sed estas planata la reveno al la mara bluo de la antaŭa jarcento.
La britaj aŭtoritatoj precizigis ke la malnovaj pasportoj (kun la indiko "European Union" kaj la uzo de aliaj lingvoj) daŭre validas.
[HeKo 706 3-E, 7 apr 19]