Esperanta Civito

Neniu virino inter la kandidatoj de UEA


Du viroj kandidatas por prezidi Universalan Esperanto-Asocion dum 2019-21: Duncan Charters kaj Fernando Maia jr.

Ok viroj kandidatas por kvin postenoj en la Komitato (elektotaj de la tuta individua membraro).

Neniu virino partoprenos en tiuj balotoj, unuapersone. En la eliranta estraro mem sidas nur unu (Sara Spanó): edzino de TEJO-vicprezidanto, kune kun la edzino de la nuna ĝenerala direktoro de UEA ŝi situas inter la proponintoj pri s-ro Maia. Entute tri virinoj el dek unu subskribintoj.

Pli populara inter virinoj ŝajnas d-ro Charters: lin subtenas oficiale s-inoj Bakker-ten Hagen, Gutiérrez González, Kóródy, Pietrzak kaj Tantin-Ackermann.

Spite al la supra, la gvido de UEA ŝajnas afero inter viroj, almenaŭ ĝis 2022. Simila masklismo delonge karakterizas ankaŭ la Akademion de Esperanto. Tamen restas ankoraŭ ŝanco por la respektivaj estraroj...

[HeKo 707 3-A, 18 apr 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0651 s s 
  Total: 0.0782 s s