Esperanta Civito

Elektoj de B-komitatanoj lakmuse gravaj


La elektoj de B-komitatanoj estas la solaj plene demokratiaj en Universala Esperanto-Asocio: la tuta individua membraro (ĝis 1981 nur la delegitoj) balotas pri siaj reprezentantoj apud tiuj nomumitaj de landaj kaj fakaj asocioj. Se estas pli da kandidatoj ol postenoj (kiel nun: ok por kvin), kaj se tiuj viroj (neniu virino inter ili: masklismo plu regas en UEA) ankaŭ rolas en lastatempaj konfliktoj aŭ eĉ strebas al la estraro, la baloto rolos kiel lakmusa papero pri la evoluo de la nuna interna krizo.

En la fokuso situas unuflanke Osmo Buller kaj lia kandidato al la prezidanteco, Duncan Charters; aliflanke Aleks Kadar kaj Emilio Cid, elirantaj estraranoj, kaj Michael Boris Mandirola, protagonisto de la (malperfekta) sendependiĝo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Se oni pensas ke Buller grandparte responsas pri la baldaŭa bankroto, nepre oni ne voĉdonu por li kaj por lia prezidonto, sed jes por la menciita trio; se oni pensas ke Mark Fettes kaj lia nuna estraro ĉefe kulpas pro la nuna agonio, unuavice pro la statuta reformo kiu sendependigis la junularan sekcion, nepre oni ne voĉdonu por la trio, sed jes por la unua duo...

La plej granda eraro estus subteni ambaŭ alojn, ĉar tio konstantigus la konflikton ene de la Komitato. Male, se oni kaptas la ŝancon definitive emeritigi la finnon kaj bari la vojon al la usona brito, la paĝo estos definitive turnita. Sed se ili sukcesos, dum Cid, Kadar kaj Mandirola ne, oni povos dedukti ke ne Fernando Maia sed Charters eksidos sur la plej dorna trono en Esperantio.

Buller malfermis sian kampanjon indikante la unuajn tranĉotajn kapojn, se li (kaj lia ĉefkandidato) estus elektitaj: la geredaktoroj de la asocia organo. Malgraŭ sia fora pasinteco de "aparaĉik" (salajrata oficisto de la komunista partio en la regiono de Oulu), Buller ne ŝajnas bona disĉiplo de Urho Kekkonen: li do ofendis rusojn, kiuj ripostis afable sed konestable -- ja ne rusojn la finno ofendis, sed la veron.

Foje la ĉefsekretario de la italaj kristandemokratoj kritikis la prezidanton de la registaro, la alitendence kristandemokratan Giulio Andreotti, dirante ke ties registaro ŝajnas en siesta dormo. La ĉefministro volis respondi per humura frazo en la latina, sed hezitis (konante la klerecnivelon de siaj sampartianoj) kaj uzis la italan: prefere dormi en siesto ol dormi en tombo... La aliaj, sciante ke precipe sicilianoj subtenas Andreotti (tamen ĉoĉaran, kiel Renato Corsetti), vidis en tio mafiecan averton, kaj ekestis granda skandaleto. Ĉi tiun epizodon mi rememoris, vidante la reagon de diversaj bulleristoj, kiuj klamas kontraŭ rusa paro, kvazaŭ ĉi tiu torpedus la admiralan (sed ne admiratan) kandidaton.

Kaj se oni restigus ĉiujn hejme, danke al la sekreto de la urno?

(Giorgio Silfer)

[HeKo 708 5-A, 6 maj 19]

C-ino Perla Martinelli komentarias:
Rilate la kritikon de Osmo Buller pri la nuna redaktado de la revuo "Esperanto", mi deziras esprimi kolegan subtenon al la redaktora paro, ĉar minimume oni devas laŭdi la akuratecon; kio estas aprezinda novaĵo.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0337 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0825 s s 
  Total: 0.1163 s s