Esperanta Civito

En decembro 2019 la renovigo de la Senato

Konsultinte la senatajn grupestrojn kaj ricevinte la favoran opinion de la Kapitulo, la Konsulo proponis al la Senato la ĉesigon de la nuna mandato kaj la kunvokon de la elektoj por la Zamenhofa Tago 2019 (dimanĉo). Kaj la majoritato kaj la opozicio aprobis la proponon.

"La konstitucia prioritato de la Vickonsulo kiu anstataŭas demisiintan aŭ mortintan Konsulon estas la kunvoko de la elektoj. Pasis jaro kaj duono, la partioj deklaris sin pretaj, ne estas kialo por prokrasti" klarigis sen. Giorgio Silfer al la geparlamentanoj de la Esperanta Civito, kunsidantaj en la konsiliejo de la urbodomo de Salo', 24 majo 2019.

La "preteco de la partioj" estas interpretebla kiel ekzisto de ĉefkandidatoj por ambaŭ listoj. La Verdanoj jam kreis sian KoKuSon (Komitaton Kunordigan kaj Subtenan), kiu konsistas el gec-anoj Lorena Bellotti, Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer: neniu el ili tri estos ĉefkandidato.

Sekve de respondo al la interogacio de forumano Nshimirimana, la Konsulo proponis enketan referendumon pri la eventuala aŭtomata aliĝo de ĉiu juna civitano al TEJO, en la individua kategorio "Amiko de Esperanto" (senpaga). Dua sondado koncernos la adopton de Civita saluto, laŭ decido jam alprenita en Stokholmo, 2016. Ambau demandoj estos respondeblaj samtempe kiel la renovigo de la Senato.

[HeKo 710 1-C, 27 maj 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0035 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0369 s s 
  Total: 0.0404 s s