Esperanta Civito

Duona jarkolekto 2019 de Heroldo jam produktita

Kultura Centro Esperantista hodiaŭ dissendis al retaj abonantoj la numeron 2297 (junio 2019) de sia monata informilo "Heroldo de Esperanto".

Ĉefartikole la akurate aperanta gazeto koncize analizas la staton de Eŭropa Unio sojle de la parlamenta baloto. En fruntaj kolumnoj ĝi raportas pri la laboroj de alia, multe pli modesta, sed ankaŭ preskaŭ nule kosta, demokratia sistemo: la Civita parlamento. Kaj en la ŝultraj ĝi komparas la tri stabomodelojn de Esperantio (SAT ne estas konsiderata, ĉar ĝi ne plu havas stabon).

Multaj informoj koncernas la eventojn de la fervora itala majo, kie ankaŭ KCE estis enplektita: grava interetna festivalo apud Bergamo, la ora jubileo de "Literatura Foiro" en Bolonjo, kunveno de la KCE-Komitato kaj lingvotesta sesio en Lombardio, ktp.

"Heroldo de Esperanto" aperas samtempe en papera formato, kaj estas abonebla per libera donaco al KCE, kiu posedas kaj administras ĝin, aĉetinte ĝin de LF-koop Novjartage 2018. La jarkolekto 2017 apartenas al Lexus, kiu tamen eldonis nur tri numerojn el papero kaj tial rapide perdis ducent abonojn, ĉar KCE nuligis sian kolektivan mendon pro la konstanta malfruo de la brazila entrepreno.

[HeKo 710 8-B, 31 maj 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0957 s s 
  Total: 0.1094 s s