Esperanta Civito

Centmil-eŭra deficito por Roterdamo en 2018


"Kvankam 2018 estis 'relative' bona jaro, la asocio daŭre havas gravan strukturan deficiton, kiun la venonta Estraro devas fronti". Per tiu ĉi lakona frazo finiĝas la tre konciza financa raporto de Universala Esperanto-Asocio, ĵus liverita al la Komitato.

Efektive oni buĝetis tre grandan deficiton: 139.580 eŭroj! sed la liverita rezulto indikas "nur" 99.561,31 -- nome la centmilo da eŭroj kiun UEA averaĝe deficitis ĉiujare de post longa tempo. Tiu sumo ronĝos la kapitalon, kiu reduktiĝus al 560.000 eŭroj, laŭ pli frua raporto de la financa komisiono. Tio signifas ke necesus ses jaroj anstataŭ kvar, por malplenigi la kason kaj ekvendi la nemoveblaĵojn (aŭ simple transdoni la librotenadon al tribunalo).

En 2017 la jardeficito tanĝis la katastrofan sumon de 160.000 eŭroj. Minusa saldo de nur centmilo evidente instigas al optimismo, sed por firmigi ĝin necesas atente analizi la kaŭzojn de la ŝparo de 40.000 eŭroj.

La tradicie plej grava enspezo, nome la kotizoj/abonoj, malkreskis kompare kun 2017: 154 miloj kompare kun 162 miloj; oni esperis plus 13, sed rezultis minus 8, do 21 miloj malpli ol buĝetite. Pli modere negativa la tendenco de la tria plej grava enspezo, nome la libroservo: 21 miloj kompare kun 20 (sed oni esperis en 27). La volontula domo donis ĉ. 33% malpli ol en 2017. Nur la tradicie dua plej grava enspezo montris pozitivan tendencon: la UK-kotizoj produktis la buĝetitajn 75 milojn, kompare kun 51 de 2017.

Efektiva ŝparo (sed ne tre granda) okazis ĉe la kostoj de la personaro, precipe pro iu malsankompenso. Do la organiza strukturo tro pezas plu en la spezkalkulo. La prognozitan deficiton esence dampis subvencioj, kiuj tamen venis el la interno de Esperantio aŭ de UEA mem: ESF en Usono, fondaĵo Hodler, fondaĵo Canuto.

Certe la rezulto estas malpli malbona ol la antaŭvidita, sed ĝi ne nutras profundan optimismon.

(HeKo 712 4-A, 25 jun 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0569 s s