Esperanta Civito

Kreskas la malkvieto en Roterdamo


La sindikata situacio en Universala Esperanto-Asocio fariĝas pli kaj pli malkvietiga. La (parte) maldungotaj oficistoj altigis siajn financajn pretendojn, laŭ deklaro de komitatano Rob Moerbeek. La risko de konflikto inter la labordonanto kaj la burokratoj daŭre ŝvebas super UEA.

Aliflanke, la Asocio sin turnis al sia junulara sekcio, petante helpon por redungi pensiulon, kiu skribis iom ĉantaĝe al la TEJO-Komitato (post kiam ekis la voĉdonado pri la kazo): "Kion UEA povas peti de TEJO, sed eĉ tiu ĉi simpla komplezo estas neakceptita? Ĉu TEJO povos poste peti ion ajn de UEA, kun atendo pri pozitiva ricevo?"

Tamen la ŝvebanta katastrofo ne ŝajnas perturbi la reprezentantojn de la landaj asocioj ene de la UEA-Komitato: ili preferas diatribi pri la oportuno forsti terenon apud la kongresejo, precipe en landoj kie mankas arboj (kiel Finnlando ĉi-jare kaj Kanado venontjare...).

[HeKo 713 3-A, 8 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0568 s s 
  Total: 0.0696 s s