Esperanta Civito

UEA perdis 400.000 eŭrojn dum tri lastaj jaroj


La financa situacio de Universala Esperanto-Asocio estas pli malbona ol oni jam sciis. En 2017 la deficito tanĝis 160.000 eŭrojn, en 2018 nur cent mil, sed en 2019 ĝi superos 140.000 eŭrojn, laŭ ĵusa komuniko de la UEA-prezidanto, d-ro Mark Fettes.

Tiuj deficitoj signifas ke tri jaroj da elspezoj egalas al kvar jaroj da enspezoj: por ĉiu tria eŭro enkasigita, UEA perdas kvar. La maldungo de oficistoj reduktus la deficiton por 2020 ĝis "nur" 63.000 eŭroj, sed tio kondukas nur al longigo de la agonio.

Katastrofa bankroto ŝajnas evitebla nur per la malfondo de UEA mem, nome ĝia transformo al simpla kunordiga komitato de landaj asocioj. La restanta kapitalo estus destinebla al fondumo (ekzemple Hodler), kiu uzus ĝin por financi projektojn kaj iniciatojn aprobitajn de tiu kunordiga komitato. Ankaŭ TEJO kaj aliaj fakaj asocioj povus proponi financindajn projektojn, sed ili agus en plena aŭtonomio.

(HeKo 713 4-A, 9 jul 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0370 s s 
  Total: 0.0503 s s