Esperanta Civito

Projekto Nurenbergo eniros la duan fazon


La sukcesa tria eksperimenta kurso pri tradukarto, morgaŭ finota en Kultura Centro Esperantista, sub la gvido de c-ino Perla Martinelli, fermas la unuan fazon de projekto Nurenbergo, celanta la kreon de lernejo por tradukistoj (pli malfrue ankaŭ interpretistoj) al esperanto, partnere kuplita al efektiva, universitatnivela institucio, prefere en Svislando. Detala raporto aperos en la revuo "Literatura Foiro" kaj en la gazeto "Heroldo de Esperanto" monata informilo de KCE).

Ekde 2020 la staĝo pri tradukarto akceptos ne laŭ invito, kiel ĝis nun, sed per selektado de ajna kandidato. Inter la kondiĉoj estos la posedo de C-grada diplomo pri esperanto, inter la preferigaj elementoj estos la akiro de la esperanta civitaneco. Estos nur dek disponeblaj postenoj, el kiuj tri jam menditaj.

La staĝo okazos 7-12 julio 2020 en la Esperanto-Domo de KCE, kie eblas ankaŭ tranoktadi kaj manĝi, bone kaj ne multekoste. La koncernataj delingvoj estos la svisaj: germana, franca kaj itala, kun prefero pri la latinidaj.

Informas: <kce ĉe esperantio.net>.

[HeKo 713 6-C, 13 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0444 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0863 s s