Esperanta Civito

Francesco Maurelli proteste demisias de UEA-ofico


La nuna vicprezidanto de TEJO, Francesco Maurelli, proteste rezignis pri la ofico protokoli la kunsidojn de la Komitato de UEA. Jen la esenca parto de lia demisio:

"Mi alte taksas mian profesiecon, kaj dum eblas diskuti pri enhavo kie malsamaj ideoj riĉigas kaj kompletigas la debaton per malsamaj vidpunktoj kaj spertoj, mi ne pretas akcepti atakojn al mia profesia integreco. Same mi ne pretas labori sekvante la indikojn ricevitajn, kaj poste esti cenzurita, eĉ sen agnosko ke mi sekvis la decidojn kiuj venis el la estraro. Mi esperas ke tio helpas klarigi kial mi informis ke mi min detenos de la protokolado de sekvaj kunsidoj. Evidente mi ne lasas la laboron abrupte, atendis la finon de la kunsido por komuniki, kaj provizos al la Ĝenerala Sekretario netigitan version de la protokolo de la unuaj du tagoj ene de la tempoj preskribitaj en niaj regularoj."

La foriga amendo ĵus aprobita de la Komitato, en la protokolo de la kunsidoj dum UK 2018, koncernas takson pri s-ino Michela Lipari, publike esprimitan de s-ro Osmo Buller en 2001 (okaze de la maldungiĝo) kaj memorigitan en Lisbono fare de d-ro Francesco Maurelli. Tiu takso estas daŭre libere legebla en la arkivo de nordeŭropa retgazeto. Ĝi aperis en aŭgusto 2001 ankaŭ en "Heroldo de Esperanto", tamen apud la vidpunkto de la kritikatoj, laŭ la sana ĵurnalisma kutimo de HdE paraleligi la kontraŭajn vidpunktojn (almenaŭ dum la epoko de LF-koop).

[HeKo 714 5-A, 22 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0594 s s