Esperanta Civito

Minaco super la interlingvistika katedro en Amsterdamo


En hodiaŭa publika deklaro s-ino Ans Bakker minace aludas pri la sorto de la interlingvistika katedro en la universitato de Amsterdamo:

"Se la organiza administra loĝloko [de UEA] ne plu estus en Nederlando, plej verŝajne tio signifus ke la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto devas ĉesi. Universitato de Amsterdam, sub respondeco de UEA, dum Esperanto Nederland finance subtenas parton el la kostoj. La Katedro internacie reprezentas Esperanton en la scienco, la diversaj profesoroj faras altkvalitan laboron el kiu profitas la movado."

La nuna profesoro estas d-ro Federico Gobbo, kiun ĵus intervjuis la nederlanda ĵurnalo "Trow" pri la minacanta bankroto de la Asocio kiu patronas lian katedron. Li atentigas ke dum Roterdamo krizas, la lingvo disvastiĝas en interreto. Laŭ la intervjuinto, la profesoro opinias ke "hodiaŭ la defio konsistas en tio, uzi mondlingvon kiel Esperanton por la strebado al justa ekonomio, ĉar la kapitalismo estas finohava." Tiun lastan iom deliran frazon prof. Gobbo korektis aliloke: "ni vivas epokon en kiu kapitalismo estas en krizo, kaj do multaj instancoj estas en krizo." Kio tamen ankaŭ estas tre diskutinda.

La artikolo en la nederlanda ĵurnalo diskonigas al la ekstera publiko ke la esperanto-movado estas proksima al bankroto: ĝi metas eĉ en la titolon la vorton en nia lingvo. Tio estas aparte malbona por la bildo de UEA, ĉar ĝi insistas ke ekzistas nur unu movado, kaj implice sugestas ke kun ĝia morto la tuta Esperantio mortus. Male estas eventuale mortonta nur unu specifa, pli kaj pli panikanta formikejo.

[HeKo 714 6-A, 22 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0375 s s 
  Total: 0.0525 s s