Esperanta Civito

KCE kiel lernejo pri tradukado de la nova Esperantio


Kultura Centro Esperantista de kvindek jaroj funkcias kiel libroservo, de kvardek kiel internacia feria altlernejo (unua sesio en 1979), de tridek kiel konferenca centro (Internacia Literatura Forumo pri Edmond Privat en 1989; regulaj konferencoj rekomenciĝis en 1998), de dek tri kiel ekzamena centro kuplita al ALTE (laŭ direktivo Mühlemann pri la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito).

Ekde 2019 (kun inaŭguro en 2020) KCE aldonas novan dimension: ĝi estas prepara centro por esperanto-tradukistoj, unuavice literaturaj tradukistoj. Apud la formado, kiun ĝis nun eminente gvidis c-ino Perla Martinelli, gravas la partopreno en tradukologiaj kongresoj. La sesa internacia kunveno pri tradukologio ĵus invitis c-anon Giorgio Silfer prelegi (etnolingve) pri la temo "De polaj ĝis italaj aŭtoroj: la rolo de la literatura komparo ĉe la tradukoj al esperanto".

En sia prelego prof. Silfer emfazos la neceson de interdisciplineco por ĉiu tradukisto, precipe en rilato kun la kompara studo pri literaturoj. Fakulo pri kompara literaturo, la nuna Konsulo de la Esperanta Civito forte apogas projekton Nurenbergon, kies realigo post vana klopodo en Andaluzio definitive instaliĝas en Svislando.

La diskonigo de nia kulturo ankaŭ ekster Esperantio estas unu el la prioritatoj de la raŭmistoj kaj de la nova Esperantio.

[HeKo 714 8-B, 23 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0460 s s 
  Total: 0.0597 s s