Esperanta Civito

La UEA-Komitato resendas la pilkon al komisiono


"La Komitato donis la taskon al la nova financa komisiono en la daŭro de ses monatoj redakti konkretan planon kun alternativoj kaj kostoj. La financa komisiono akceptas konsilojn de ĉiuj membroj de UEA. Atendante apartan tiucelan ret-adreson, viaj konsiloj estas bonvenaj ĉe mi, kiu transdonos ilin al la tuta komisiono."

Per tiu lakona komuniko de d-ro Renato Corsetti evidentas ke la gvidaj instancoj decidis treni la asocian problemaron dum plia duonjaro. Tial ke la komisionestro pledas por maldungo de burokratoj kaj migro de la centra oficejo al Samarkando, plej probable Nieuwe Binnenweg 176 eniras fazon de sensorteco. Oni rimarku, ke nur UEA-anoj rajtas sendi konsilojn.

Dume en Lahtio daŭras diversaj forumoj inter komitatanoj, por enfokusigi la strategion de la Asocio. La tuto aspektas kvazaŭ la redakcio de magazino "Look" en Usono, 1971: tiam sep milionoj da legantoj atendis fotojn kaj artikolojn de multaj ĵurnalistoj engaĝitaj tra la tuta mondo, kaj ĉiujn subite trafis la informo, ke la duonmonata periodaĵo ĉesis de tago al alia, pro manko de financaj rimedoj.

[HeKo 714 9-A, 24 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0572 s s