Esperanta Civito

Bedaurinda fino de interesa kultura fenomeno


Ekde la venonta jaro interesa kultura fenomeno eliras la aktualecon kaj eniras la historian arkivon de la esperanta popolo. Laŭ informo de la lasta prezidanto, Pál Koszuch, ne plu okazos Internacia Esperanto-Konferenco, ne plu estos asignata la libropremio, ne plu aperos "La Gazeto". Ilia referenca institucio, OSIEK, ĵus malfondiĝis.

IEK naskiĝis kvazaŭ daŭrigo de la konferencoj organizitaj de la Lapenna-frakcio, post la forpaso de la UEA-prezidinto. Dum pli ol tridek jaroj la aranĝo disvolviĝis diverslande en Eŭropo, paralele al la aperado de la periodaĵo redaktata precipe de ges-roj de Zilah. La forpaso de Madeleine de Zilah en 2009 estis grava bato por la iniciatoj, kiuj tamen pluis tutan jardekon.

Nek OSIEK nek ĝiaj kulturaj produktoj ricevis de la tradiciaj movadoj adekvatan atenton. Tiu ignorado etendiĝis al ĉiuj sektoroj sub la influo de Universala Esperanto-Asocio, kvankam OSIEK ligis rilatojn kun Roterdamo. Probable restis la stigmato sur grupeto de fidelaj lapennistoj, aŭ simple misefikis la manko de pozitiva inkludemo en la "bankrotonta koloso". Aliflanke OSIEK ne trovis sagace peti aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito: ĝi tiel restis izolita en la kultura kunteksto de Esperantio.

Tial la bedaŭrinda fino de OSIEK, de ĝia libropremio kaj de ĝia valora periodaĵo pravigus tiujn kiuj opinias, ke Roterdamo ne deziras aŭ ne kapablas krei utilajn sinergiojn.

[HeKo 715 8-A, 7 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0523 s s