Esperanta Civito

Azia UK sen afrika reprezento


Hodiaŭ la inaŭgura solenaĵo de la Universala Kongreso okazis kun la vicurbestro de Jokohamo, la ambasadoro de Kroatio, la vicambasadoro de Israelo, diplomato el Bulgario, konsulo el Svislando kaj vickonsulo el Brazilo. Salutis kvindeko da landaj reprezentantoj. Miguel Faria salutis nome de Portugalio kaj de Angolo. Krom tiu neniu afrika lando estas reprezentita. En la kongresa libro aperas nur insulo Reunio, kiu estas teritorio de la franca ŝtato. Dume la prezidanto de UEA fanfaronis, ke la tuta mondo kunvenas en Jokohamo...

Tsuda Yukio, eminentulo prezentita kiel la kondukanto de la kongresa temo, sed ne esperantisto, prelegis pri: "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto."

Fariĝis novaj honoraj membroj de UEA Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el Hungario: ili ambaŭ estas ankaŭ verkistoj. Konisi Gaku manifestiĝis en la 1960aj kiel la nova talento en nia originala sciencfikcio, per la rakontoj en "La kosmoŝipo Edeno n-ro 5", poste inkluzivitaj en la kolekto "Vage tra la dimensioj". Endre Dudich aŭtoris librojn pri (popular)scienco, interalie "Ĉu ni konas la Teron?"; praktikanta kristano, lia iom ĝeneraleca manuskripto pri historio de filozofio atendas eldononton.

Posttagmeze eblis viziti la komencon de Internacia Kongresa Universitato kaj la aŭtoran duonhoron. Tie parolis Mine Yositaka pri la 3a kaj la 4a volumoj de "Vivo kaj verko de Miyamoto Masao".

La nacia vespero kompensis la elreviĝon kiun kelkaj spertis dum UK en Florenco.

[HeKo 335 9-A, 5 aŭg 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0597 s s