Esperanta Civito

HdE atingis la numeron 2300an


"Heroldo de Esperanto" atingis la numeron 2300an (septembro 2019): kvazaŭ minora jubileo survoje al la centa datreveno de la fondo, kiun la nuna posedanto kaj eldonanto, Kultura Centro Esperantista, celebros en aprilo 2020.

La gazeto estos denove kvarpaĝa en oktobro, pro la speciala numero dediĉita al la elektoj por la Senato de la Esperanta Civito. La septembra numero, jam presata, raportas pri la somera aktiveco de KCE, specife la ateliero pri proza kreivo kaj la Esperantologia Fakultato.

La unua paĝo informas pri la SAT-kongreso en Barcelono, la UEA-iniciatoj ĉe UN(esko), la malfondo de OSIEK (sen mencio ke ĝia kapitalo estis donacita al E@I en Slovakio), la voĉo de TEJO-opoziciulo, la aktiveco de la Esperanta Civito en Afriko kaj en Eŭropo.

Provekzemplero de la monata periodaĵo estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 716 6-B, 22 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0545 s s