Esperanta Civito

Kio nova inter UEA kaj TEJO?


Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo modifis plurloke la regularon de kunlaboro, per voĉdonoj dum la ĵusaj UK kaj IJK.

La ĉapitro "Financoj" fariĝis malpli favora al TEJO: ĝi perdas 25% de ĉiu patrona kotizo, por kovri la kostojn rilate al presado kaj dissendo de la revuo "Kontakto", kiu tamen restas proprietaĵo de UEA. La librotenado restas zorgo de UEA, escepte de eventualaj interkonsentoj je nivelo de estraroj; pro la manko de precizeco pri ĉi-lastaj kaj pro la malkresko de la roterdama oficistaro, la afero ne ŝajnas favori TEJOn. Aliflanke, la ekzisto de propra banka konto ekster UEA, kaj la forstreko de operaciaj limoj por la TEJO-kasisto, ŝajnas favori la junularon.

En la informado, TEJO perdas la ĉapitron en la Jarlibro. Sed se la Jarlibro de UEA ne plu aperas eĉ virtuale, tiu amendo estas nur formalaĵo. Regreso ŝajnas ankaŭ la aldono de artikolo kiu devigas TEJOn "regule mencii la rilatojn kaj kunlaboron kun UEA": tia devigo estas novaĵo.

La integrigo fariĝas celo, se TEJO kaj UEA ekde nun havos reciprokan aliron "al ĉiu labordokumento" interna al la respektivaj estraroj.

[HeKo 716 6-B, 22 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0621 s s