Esperanta Civito

La Kapitulo neŭtralos pri la referendumoj


La Kapitulo kunvenis hodiaŭ en Angulemo (Francio) kun parte skajpa partopreno, sub la prezido de la Konsulo. La ekzekutiva instanco de la Esperanta Civito estis informita pri la pozitiva evoluo de la kapitalo ĉe la paktintaj establoj kun sidejo en Eŭropo, kaj pri la stagnado en la serĉado de tereno por konstrui Afrikan Esperanto-Instituton en Buĵumburo. Krome ĝi konstatis la larĝigon de la buralista stabo, per la aldono de nova staĝantino el Hispanio, ekde oktobro 2019: la staĝo, celanta la trejnadon de plurcela kadro apogonta la novan Konsulon, daŭros ses monatojn, ripeteblajn.

La fokuso de la kunveno koncernis la preparon de la elektoj por la Senato, kiujn certe partoprenos almenaŭ du kandidatlistoj: Verda (kun dek naŭ kandidatoj por dek naŭ postenoj) kaj Blanka (iom malpli da kandidatoj). Nomoj, portretoj, programoj, balotiloj kaj klarigoj aperos en speciala unika numero de "Heroldo de Esperanto", kiun la Civito luos por la monato oktobro kaj dissendos al la tuta voĉrajta civitanaro. La vickonsulo pri internaj aferoj zorgos pri la establo de la balotejoj: ili estos la samaj de 2016, kun la aldono de subbalotejoj en Brazilo, Burundio kaj Kongolando.

La Kapitulo decidis sin esprimi nek por nek kontraŭ la temoj de la du referendumoj (pri la signifo de "Ĉaŭ" kaj la aŭtomata aliĝo al TEJO), ĉar sinesprimo transformus ilin de simple enketaj al konfidopetaj pri la Konsulo. Eventuale sin esprimos la ĉefkandidatoj de la listoj: oni jam scias ke ambaŭ apogas la jeson al la unua, sed neŭtralas pri la dua.

Sobra analizo pri la perspektivoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo vekis zorgon pro la implikiĝo de TEJO en la kreskantaj problemoj de la Universala en Roterdamo: ŝajnas ke post la definitiva akiro de jura personeco TEJO estas pli kaj pli envolvita en la interna batalo, kiu vidas la bullerisman opozicion konfrontiĝi kun la majoritato subtenanta la elirintan estraron. Lastatempa ŝakala atako kontraŭ TEJO estas nova ĉapitro en tiu batalo, kies ĵusa (sed ne lasta) tranĉeo situas ĉirkaŭ la pretervivo de malnovstila burokrataro.

[HeKo 717 8-C, 11 sep 19]




Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0655 s s 
  Total: 0.0787 s s