Esperanta Civito

Forpasis György Konrád, PEN-prezidinto

La hungarlingva verkisto, el juda origino, György Konrád ĵus forpasis en Budapeŝto, 86-jara. Li prezidis PEN Internacian kiam nia lingvo estis agnoskita kiel literatura, dum la mondkongreso en Santiago (Galegio), 10 septembro 1993. En tiu okazo li nerekte helpis nin, spite al la formala neŭtraleco de asemblea prezidanto.

Pretervivinte el la Ŝoao, preskaŭ sola en sia familio, Konrád suferis silentigon dum la Kádár-epoko, post la apero de sia romano "A Látogató" (La vizitanto), kie li kritikis la gulaŝ-komunismon, sed precipe la atmosferon de cinika indiferento kaj konformismo kiu akompanis la enmemiĝon de multaj intelektuloj en Orienta Eŭropo, tiel ke oni parolis pri "ena enmigrado". Certe ekzistis rilato inter la fino de la Praga Printempo (1968) kaj la publikigo de lia romano (1969).

Emblemo de la esprimlibero, post la falo de la Berlina muro Konrád estis elektita kiel internacia PEN-prezidanto. Li daŭrigis sian civilan engaĝon por pli demokrata kaj tolerema socio (interalie favore al uranistoj), kaj estis la tre influa prezidanto de la Berlina Artakademio (1997-2003). Lia sintenado kontraŭ la nova dekstro certe ne plaĉis al la nuna gvidanto de Hungario, Viktor Orbán, sed en ĉi tiu plia kontrasto kun la enlandaj aŭtoritatoj Konrád kredis, ke "venos tago kiam, por Hungario, Eŭropo kaj ĝiaj valoroj gravos pli ol diktaturoj".

Ideala daŭriganto de la spirito de "Nyugat" (kontraŭ kiu la nuna registaro paŭtas), Baruch Dayan (lia hebrea nomo) estus ankaŭ "la ideala prezidanto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, se ili ekzistus", skribis Karl-Markus Gauss.

[HeKo 718 2-B, 14 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0041 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0372 s s 
  Total: 0.0413 s s