Esperanta Civito

Trairi kulturan mondon per LF 301 (oktobro 2019)

Survojas al la abonantaro la oktobra numero (301) de "Literatura Foiro", kies kovrilo kondukas al Laponio, kadre de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj. Ĝuste la lapona estas la temo de la eseo de Giorgio Silfer "La indianoj de Eŭropo".

Iom pli suden, LF vizitas Svedion per pentrarta artikolo de Soile Lingman pri "Amelin, socie engaĝita artisto". Kaj al Germanio per eseo de Davide Astori pri "Clara Wieck, familio Schumann kaj esperanto". Pluen en meza Eŭropo per la elzeviro de la slovena Tanja Tuma "La neeltenebla leĝero de l' esto surlinea", poste al la balkana per rakonto de Julian Modest, ĝis salto al Malto pro la poemo "Pilgrima falko" de Louis Briffa (tradukis Carmel Mallia). La tutan Eŭropon en sia nuna, malfacila konjunkturo, relanĉas la artikolo de la triesta ĵurnalisto Alceo Valcini "Kial mi estas eŭropa civitano"

Poezio ne multe gastas en LF 301, tamen kvalite eminentas per la lirikaĵo de Gonçalo Neves "Griza kanto" kaj la overturo de Biagio Trapani "Du sezonaj impresoj".

Ekster Eŭropo impresas la paĝoj de Perla Martinelli pri Toni Morrison kaj plia fragmento el la romano de Mo Yan "La regno de alkoholo. El la fora Aŭstralio premieras specimeno el la verkata romano de Trevor Steele, kies enhavo rilatas kritike al apostolo Paŭlo. Ĉu kontraŭkanto al la tuj apuda filozofia eseo de Vinko Oŝlak pri sankteco (laŭ peto de Valentina Boldurescu, por la dosiero de Internacia Junulara Festivalo)? Pri sankteco ne asonancas Marie-France Conde Rey, kiu recenzas filmon pri la pedofilio de romkatolika episkopo.

El la lingva kolokvo de KCE sin proponas la tre interesa "Feminisma aliro al esperanto" de Perla Martinelli. Pri planlingvistiko verkas Massimo Acciai. Muziko altiras intereson pro la nova KD de LF-koop "Kanti klasike". Per librorecenzado Carlo Minnaja ĝisdatigas nin pri la novaĵoj sur la merkato.

La tre varian kaj ĉiam akuratan revuon ĉefredaktas Perla Martinelli. LF-koop posedas, eldonas, administras. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio, aŭ lf-koop ĉe esperantio.net

[HeKo 718 3-B, 16 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0564 s s