Esperanta Civito

Pietrzak kaj Silfer pri la krizo de la Universala

Du elstaraj prelegantoj aludis al la krizo kaj probabla bankroto de Universala Esperanto-Asocio, dum siaj intervenoj ĉi-jare en ARKONES. La unua estis s-ino Barbara Pietrzak, eksestrarano de UEA, dum sia prelego pri Ada Sikorska kaj "Heroldo de Esperanto". La dua estis c-ano Giorgio Silfer, dum sia prelego, spektebla ĉe https://youtu.be/rWiFZwSr94U

La redaktorino de Pola Radio esprimis perplekson pri la sorto de la Universala. Ŝi menciis la ĉefajn problemojn, inkluzive de tiuj pro la sidejo kaj la personaro. Ĉu la Asocio sukcesos savi sin? Eble, sed tute ne certe.

La Konsulo de la Esperanta Civito parolis pri literaturo, kaj ligis la finon de la sesa periodo ĝuste al la probabla bankroto de la Universala. Li opinias ke pli kaj pli diverĝas du konceptoj, ambaŭ influaj por nia literaturo: unuflanke la konstruo de propra lingva komunumo, aliflanke la eksportado de revolucio en la monda lingva ordo. La dua koncepto estas delonge en krizo, kaj simple tiu krizo atakis definitive la organizan strukturon.

Du demandoj faritaj de s-ino Pietrzak post la prelego de ŝia kolego ebligis kompreni en kio ŝi esperas, sed samtempe c-ano Silfer per siaj respondoj pliigis ŝian perplekson pri la evoluo de la situacio.

[HeKo 718 7-A, 26 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0576 s s