Esperanta Civito

PEN-Asembleo kun interesaj decidoj


La abonantaro de Literatura Foiro estos konsultita per referendumo por elekti la esperantlingvan kandidaton al la literatura Nobel-premio 2008. La referendumo okazos ĉi-aŭtune, surbaze de kvino da nomoj selektitaj fare de la membraro de Esperanta PEN-Centro, kiel okazis pasintjare.

Jen decido de la ĵus okazinta Asembleo de la Esperanta PEN, kiu ĉi-rilate rajtigis la diskonigon de la nomo de la kandidato proponita por 2007: István Nemere. La selekto de la kvino por 2008 okazos dum la baldaŭaj tagoj. Eble la lastatempa sukceso de Spomenka Ŝtimec en La Verko de la Jaro pligrandigos ŝiajn ŝancojn, ĉe la balotontoj.

La Asembleo estis precipe dediĉita al la venontjara regiona eŭropa konferenco, organizata kun KCE en Ĉaŭdefono, 6-11 julio 2007. En la PEN-mondkongreso en Kolombio nia literaturo estos reprezentata de c-ano Koffi Gbeglo, kondiĉe ke la Londona centralo konsentos financi liajn kostojn. Se ne, nia centro ne ĉeestos la kongreson, kunvokitan post la rompo de kontrakto kun la Meksika PEN, malgraŭ la pledado de pluraj delegitoj en Dakaro, interalie de c-ano Giorgio Silfer.

Pli grave: la Asembleo akceptis la proponon de la Komitato diversigi nian ĉeeston – ĉiam prioritate, sed ne jam ekskluzive en la PEN-medio. En tiu perspektivo situas la aliĝo al WA LTIC, kaj ankaŭ la ĉeesto en diversaj literaturfestivaloj. Por garantii tiun ĉeeston, la Esperanta PEN invitos ankaŭ studentojn pri literaturo aŭ/kaj pri esperantologio.

La Komitato kaj la revizoroj estis reelektitaj por la nova mandato, sed kun la interkonsento ke la Komitato bloke demisios venontjare, post la julia PEN-konferenco.

Pliaj detaloj estos komunikitaj al la membraro tra la interna Hejmfolio.

[HeKo 337 4-B, 22 aŭg 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0582 s s