Esperanta Civito

Kooperativo de Literatura Foiro LF-koop

Kooperativa societo registrita en Svislando, fondita en Ĉaŭdefono la 30an de majo 1980 fare de dekkelkaj intelektuloj el Svislando, Italio, Finnlando, Belgio, al kiuj baldaŭ aliĝis pliaj el Francio, Hungario, Katalunio, Bulgario, Svedio kaj aliaj, ĝis la hodiaŭa konsisto de kvardeko da individuaj kaj tri kolektivaj membroj (Esperanta PEN-Centro, Itala Interlingvistika Centro kaj Kataluna Esperanto-Asocio). En LF-koop rajtas membri la kunlaborantoj de la kooperativo mem kaj la abonantoj de Literatura Foiro, ĝia organo. Ekde 2005 rajtas aĉeti kooperativan akcion (kiu atestas la membrecon) ĉiu persono kiu havas la esperantan civitanecon.

LF-koop heredis de la literatura rondo "La Patrolo" la posedon de la revuo "Literatura Foiro" (la proprieton ĝi akiris, kontraŭ cent finnaj markoj, de la Esperanto-Klubo de Iisalmi, en Finnlando, kiu en 1977 aĉetis ĝin, kontrau unu finna marko, de Itala Esperanto-Federacio). Tamen ĝi rapide evoluis al plurfaceta eldonejo, produktante ne nur periodaĵojn (ĝis entute sep, el kiuj kvar proprajn), sed ankaŭ librojn, kasedojn, diskojn, filmojn, kongresojn, ekspoziciojn ktp.

La jura sidejo ĉiam estis en Ĉaŭdefono, la organiza migris al Ĝenevo (1982-1984), Lombardio (svisa kaj itala, 1984-1999) kaj Ĉaŭdefono ekde 2000. La kooperativon prezidis Tazio Carlevaro (1980-1985), Giorgio Silfer (1986-1995) kaj Marc Hiltbrand (1996 ĝis nun). La plej longdaŭra membro de la Administra Komitato (KALiFo) estis David Buhlmann (1983-2002).

Nuna KALiFo: Marc Hiltbrand, Perla Martinelli, Marie-France Conde Rey.
Nunaj revizoroj: David Buhlmann, Giorgio Silfer.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0429 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0726 s s 
  Total: 0.1155 s s