Esperanta Civito

Oomoto vizitas la Esperanto-Domon


Laŭ invito de la Konsulo de la Esperanta Civito, oficialaj reprezentantoj de Oomoto vizitis hodiaŭ la Esperanto-Domon en Ĉaŭdefono. La bonvenaj gastoj estas s-ro Inagaki Jasuhiko, vicprezidanto de EPA (Esperanto-Populariga Asocio Kioto Firio), kaj rev. Kimio Matsumoto, vicdirektoro de la eldona departemento en Kameoka.

La gastojn akceptis la prezidantino de Kultura Centro Esperantista, sen. Perla Martinelli, kune kun sen. Anna Bartek kaj la Konsulo mem. Ĉi-lasta akompanis s-rojn Jasuhiko kaj Matsumoto ankaŭ tra la urbo, kie okazas la jara kermeso. La agrablan  kunvivecon la gastoj spertis ankaŭ per tipa manĝo de paco kaj amikeco, nome fromaĝa fonduo, al kiu estis invititaj ankaŭ aliaj kunlaborantoj de KCE.

Al demando de la gastoj pri vizito en Japanio, la Konsulo respondis ke certe iam tio okazos, sed lia prioritata intereso estas por la lokoj kie situas paktinta establo: li ja prezidas la Esperantan Civiton, kaj ne arogas al si la titolon de "la prezidanto de ĉiuj esperantistoj".

La ĉeestantoj interparolis ankaŭ pri la situacio de Dalai Lama, al kiu bedaŭrinde la japanaj aŭtoritatoj rifuzas la enirvizon por ne malplaĉi al Pekino. Tio kaŭzas ke Li ĉeestas nur per vidbendo la interreligian kunvenon de Oomoto. La japanaj gastoj esprimis aprezon pri la rezolucio de la Civita Senato rilate Tibeton, kaj surprizon pro la deklaro de la prezidanto de UEA, favora al la invado fare de Popola Ĉinio. Pri ambaŭ vidpunktoj (de la Civito kaj de UEA) la japana delegacio eksciis jam antaŭ la vizito, tra diversaj gazetaraj fontoj.

Adiaŭante la ŝatatajn gastojn, la prezidantino de KCE invitis Oomoton aranĝi foje konferencon, je eŭropa skalo inter Oomotanoj, en Ĉaŭdefono.

[HeKo 337 9-C, 31 aŭg 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1265 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.1668 s s