Esperanta Civito

La radikoj de esperanto en Afriko

Aŭdiĝas, ke Afriko estas la naskiĝejo de la homaro. Kiu diras tion, tiu havas siajn pruvojn. Ĉu oni rajtas ankaŭ diri, ke Togolando preskaŭ estas la naskiĝejo de la radikoj de esperanto en Afriko? Alidire, enradikiĝo de esperanto en Afriko fontas el laboroj de togolandaj esperantistoj. Ĉu tio estas vera? Ni vidu!

Vere mankas vortoj pri Afriko en libroj pri esperanto-historio. Tamen en malnovaj gazetoj oni povas trovi vortojn pri la movado en la pratempo de esperanto. Tiamaj esperantistoj en Afriko estis ne afrikanoj, sed funkciuloj de eŭropaj koloniistoj. Sed iom post iom afrikanoj povis lerni la lingvon de tiuj eŭropanoj. Tio aperis ekde 1930, kaj la vera impeto al esperanto fare de afrikanoj komenciĝis en 1980 [la jaro de la Manifesto de Raŭmo] kun Afrika Agado de Hans Bakker.

En 1977-1980 Renato Corsetti estis estrarano de UEA pri landa agado, sed ne povis veki ĉe afrikanoj la emon lerni esperanton. Liaj klopodoj preskaŭ ĉiam vanis, kaj jen li petis helpon de aliaj. Tiel aperis Hans. Kun kiom da afrikanoj Renato Corsetti rilatis tiam? Ne pli ol dek kvin. Sed jam en 1983 multiĝis esperantistoj en Afriko pro genia laboro de Hans. Li ne ĉesis, sed klopodis plu kaj sekve atingis pli bonajn rezultojn. En 1987 deko da afrikanoj partoprenis la jubilean kongreson en Varsovio. Esperantistoj el kvin kontinentoj estis tie. La eniro de afrikanoj en tiun ĉi rondon tutmondigas Esperantion. La laboroj pluiris.

En periodaĵoj oni legadis artikolojn de afrikanoj. Eĉ aperis libroj verkitaj de afrikanoj. Inter tiuj verkistoj elstaris togolandanoj. Diversaj periodaĵoj estas redaktataj en Afriko, kaj precipe en Togolando, kie nun redaktiĝas pli ol kvar periodaĵoj retaj aŭ/kaj paperaj. Verkado de libro estas unu aspekto de la utiligado de esperanto apud aliaj multaj, el kiuj partoprenado/organizado de kongreso, korespondado, ktp. Kongresoj ekokazis en Afriko.

En marto 1990 okazis la unua kongreso de Esperanto en Afriko. Ĝi estis TEK (Togolanda E-kongreso), kiun partoprenis ankaŭ homoj el Benino. Kelkajn monatojn poste, fine de 1990 kaj komence de 1991 okazis la unua afrika kongreso en Togolando. Ĝin partoprenis esperantistoj ankaŭ eksterafrikaj. Dum tiu kongreso devus okazi lingvaj ekzamenoj. La programo estis densa, sed oni ne forgesis, ke okazos poste tiuj taksiloj, kaj tial togolandanoj pretigadis sin por diversgradaj kursoj.

Okazadis kursoj en lokaj kluboj de Togolando. Kiam fondiĝis en 1987 Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), la unuaj gvidantoj ne pretervidis instruadon en sia programo. En julio 1988 okazis la unua seminario dusemajna, kiu vere altigis la lingvonivelon de multaj esperantistoj togolandaj kaj beninaj. Tiuj ĉi ne gardis por si la lernitaĵojn, sed disponigis ilin al aliaj, kiujn ili instruas. Kreskis la nombroj de esperantistoj en Togolando. Nun ili povas organiziĝi diversmaniere por la utiligado de la lingvo.

Pliaj naciaj kongresoj okazis en Togolando. Pluiradis la diversaj kursoj. Okazas internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, kaj Togolando estis la unua lando Afrika por tion organizi. Togolandanoj en TIETo (ILEI-sekcio en Togolando) ekzamenis esperantistojn el Togolando, Benino, Niĝerio, Ganao, Kotdivuaro, ktp. Ankaŭ la ekzamenon pri la Zagreba Metodo enkondukis TIETo en Afrikon, kaj ĝis nun 2007, nur Togolandanoj diplomas homojn pri ĝi. Esperantistoj el supraj landoj jam diplomiĝis. Ne nur pri instruado kaj utiligado zorgis
Togolandanoj, sed ili ankaŭ informas.

En decembro 1987 UTE fariĝis membro de Federacio Togolanda por Unesko-Asocioj/kluboj (FTACU). Togolandanoj partoprenas aranĝojn de FTACU, informante pri Esperanto. Diversaj elsendoj pri Esperanto tra radistacioj aldoniĝis al la informrimedoj de UTE. Kiam en 1990 okazis la unua afrika kongreso, tiam estis maturiĝanta ideo pri kreo de futbalteamo, ĉar futbalmatĉo estis en la programo.

La futbalteamo de UTE ludis sian unuan matĉon en 1989. Temis ne pri aparta teamo ene de UTE, sed nur UTE-anoj konsistigas la ludantaron. Tiel futbalo eniris la programon de UTE por informi pri esperanto. La movado en Togolando pli kaj pli iĝas konata tra la tuta Esperantio.

De 1990 neniu dubas, ke la togolanda movado estas la plej forta en Afriko, kaj fartas multe pli bone ol la movado en landoj eĉ ekster Afriko. La rezulto de tio estas la estraraniĝo de Togolandano en UEA en 1998. Tiu ĉi togolandano pasigis ses jarojn en la estraro de UEA, antaŭ ol forlasi ĝin pro akumulado de tro da plenumendajhoj. Dum sia estraraneco, li iniciatis la afrikan komisionon de UEA, kaj interkonsiliĝadis kun Hans Bakker pri starigo de Afrika Oficejo en Afriko.

Ekde 2000 komenciĝis la klopodoj por instali Afrikan Oficejon en Togolando. En 2001 jam tri togolandanoj eklaboris por tiu ĉi oficejo en Lomeo. Ili transprenis la laborojn de Hans pri Afriko. Tiu ĉi oficejo bone organizis la afrikan movadon, portante al aliaj afrikaj landoj la modelon de la laboroj en Togolando. La estonteco de esperanto en Afriko cerbumigadis tiujn togolandanojn kaj Hans Bakker. Unu togolando devis proponi al Hans starigon de lernejoj, kie oni instruos Esperanton kiel nedevigan objekton. Tiel naskiĝis en 1996 ideo pri starigo de esperanto-lernejo en Lomeo.

La 13an de septembro 2004 la revo fariĝis realo, ĉar malfermiĝis Instituto Zamenhof en Togolando. Temas pri lernejo kun du niveloj, elementa kaj duagrada. Ĝi uzas la lernoprogramojn oficialajn kaj krome instruas ankaŭ esperanton kaj informadikon. Preskaŭ ĉiuj laborantoj de la lernejo estas esperantistoj. Dum unu jaro la lernejo gastigis Afrikan Oficejon antaŭ ties translokado al Benino. Tamen nun la laboroj de Hans Bakker por Afriko pluiras en Instituto Zamenhof, en aparta strukturo kun la nomo Afrika Centro Esperantista (ACE), kiu ekfunkciis fine de 2005. Tiam Instituto Zamenhof gastigis gravan seminarion.

Fine de 2005 kaj komence de 2006 okazis esperantologia seminario en Lomeo, pli precize en Instituto Zamenhof. Ĝin partoprenis esperantistoj el Ganao, Kamerunio, Kotdivuaro kaj Togolando. Entute dek unu intelektuloj sekvis kurson de supera nivelo, ok horojn tage dum ses tagoj, sub la gvido de Giorgio Silfer, nun Konsulo de la Esperanta Civito, kies establo estas TIETo ekde 2004.

Ne nur kun la Esperanta Civito rilatas Togolandanoj. "Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga" diras la Bulonja Deklaracio. Togolandanoj komprenas tion, kaj TIETo devis iniciati la Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo (DEAE) en aprilo 2006. Tiu ĉi irletero por afrikanoj vekis multajn, kiuj ne sciis, ke la esperanto-mondo estas unu, sed ĝi konsistas el pluraj E-organizaĵoj internaciaj, al kiuj ĉiuj rajtas aliĝi.

Antaŭ la fino de 2006 naskiĝis en Togolando nova asocio kun la nomo ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando). Kelkaj monatojn poste, en marto 2007, kreiĝis FEIM (Fonduso Esperantista por Interhelpado kaj Mikrokredito). Iom pli frue ekfunkciis, en Lomeo, retejo kun la nomo Ciberkafejo Esperanto. Informoj pri tiuj organizaĵoj trairas la esperantan mondon, kaj imitado ne povas ne okazi.

Hodiaŭ, en pluraj afrikaj landoj, esperantistoj starigas projektojn. Organizado de kongreso, okazigo de kursoj/seminarioj, starigo de futbalteamo por esperantistoj, fondo de esperanto-lernejoj, elsendo pri esperanto, verkado de libroj, ktp estas nun ĉiutagaĵoj en Afriko. Preskaŭ ĉiuj landoj sekvas la ekzemplon de Togolando. Ĉu prave?

Kio pli rimarkindas, tio estas, ke en pluraj landoj afrikaj, inter la pioniroj de la enlanda movado estas Togolandanoj. La motoro de la movado en Gabono estas togolandano. Tiel estas ankaŭ en Gvineo-Konakrio. En la revuo "Esperanto" de junio 2007 oni raportis pri Afrika Oficejo en Benino: "La laboroj por Afriko estas taskitaj al Benino, kie estas Afrika Oficejo de UEA". Sciindas, ke kvankam la laboroj estas taskitaj al Benino, ilin plenumas togolandanoj en Benino.

Neniu povas kontesti la rolon de Togolando en la afrika Esperantio. La movado en Togolando estas vera modelo por aliaj landoj afrikaj, eĉ eksterafrikaj. Ĝi estas bone strukturita demokratie. Togolandaj esperantistoj ne haltu ĉe tiu ĉi stadio, sed male, plulaboru por malkovrigi aliajn sukcesojn al la cetera mondo. Ĉu Togolando ne fieru?

Fonto: "Ondo da Vero" n-ro 54:2007

[HeKo 338 3-A, 7 sep 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1535 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.2019 s s