Kampanjo en Burundio
Societo Internacia por la Paco Universala lanĉis kampanjon por esperanto tra stud-seminario organizata por siaj progresanto-kluboj en ĉiuj landaj provincoj.Tio komenciĝis en la provinco Bubanza, kie 22-29 aŭgusto 2007 stud-seminarion organizitan de SIPU partoprenis 40 personoj.
Kial SIPU faris tion?
1-e) Esperantistoj SIPU-anoj bezonas konatiĝi sufiĉe.
2-e) Esperantistoj SIPU-anoj tre bezonas pliprofundigi siajn konojn pli la lingvo.
3-e) necesas popularigi esperanton surloke per instruo disvastigo de la idealoj ligitaj al ĝia kulturo, en ĉiuj terenoj kaj provincoj.
4-e) necesas kontribui al la pacigado en lando kiu mult-jare travivis militon; laŭ propraj SIPU-celoj pri kulturo de paco;
5-e) utilas establi interasociajn esperanto-centrojn en ĉiu provinco.
Tiel do SIPU akceptas subtenon materialan kaj financan por la daŭrigo de tiu ĉi kampanjo en aliaj provincoj de Burundio.
Amike kaj Civitane,
Jean Sacha Barikumutima
[HeKo 338 5-B, 9 sep 07]