Esperanta Civito

Akademio sen surprizo, sed...

Kiel HeKo anoncis jam antaŭ tri monatoj, la Akademio de Esperanto havas novan prezidanton: prof. John Wells. La ceteraj estraranoj estas konfirmitaj en la respektivaj postenoj: Brian Moon kaj Probal Dasgupta, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario/kasisto.

Kiam ekzistas nur po unu kandidato, la konkuro similas al tiu de la kandelegoj okaze de la Tago de Sankta Ubaldo. Ĉi tiu sanktulo patronas, kun du aliaj minoraj, pitoreskan urbeton en Centra Italio. Je ilia honoro, ĉiujare okazas granda kermeso, dum kiu konkuras tri teamoj, kiuj puŝas tri ĉarojn. Sur ĉiu ĉaro staras kandelego, kiu reprezentas sanktulon. Ubaldo ĉiam alvenas kiel la unua: li devas gajni, ĉar li estas la plej grava; do la ceteraj ricevas handikapon. Tamen, laŭ la malfruo, la kermesanoj divenas kiu el la tri reale gajnis, kaj pri tio ili eĉ vetas.

Se Probal Dasgupta estus Sankta Ubaldo, li ne povus ĝoji: kvarono de la balotintoj voĉdonis kontraŭ li aŭ sindetene. Neniu el la kandidatoj vekis same negativan reagon. Kiu ripetiĝis okaze de la baloto por la direktoroj de la sekcioj: Dasgupta, kandidato por la gvido de la sekcio pri prononcado, estis la malplej ŝatata.

Estas la dua fendo, preskaŭ nevidebla, en la populareco de la nova UEA-prezidanto, tuj post la klara kontesto de kelkaj UEA-komitatanoj kontraŭ liaj ideoj pri helpo okaze de katastrofoj. Io ne plaĉas plu en Dasgupta, ĝuste ĉe liaj elektintoj. Kio?

Preskaŭ samtempe estis anoncita la nomo de la nova prezidanto de AIS-SanMarino, post la retiriĝo de prof. Helmar Frank: temas pri prof. Fabrizio Pennacchietti el Torino.

Bondezirojn al ambaŭ ekprezidantoj!

[HeKo 339 1-A, 18 sep 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0596 s s