Esperanta Civito

Afrikano pri "Afero de espero"

"Afero de espero" estas 86-paĝa konciza historio de la esperanto-movado en Afriko, laŭ subtitolo de la aŭtorino, Heidi Goes el Nederlando. Ni aperigas ĉi-sube parton de la recenzo, verkita de afrika esperantologo, por periodaĵoj de LF-koop. La recenzo estas grava kontribuo al la historiografio pri la afrika Esperantio.

* * * * *

"Afero de Espero" (poste: HG) tute ne povis mencii la grandiozan laboron de Hans Bakker por afrikaj esperantistoj. La emfazo pri la klopodoj de Renato Corsetti tiom plenigis la libron, ke ĝi ne povis enhavi pli da gravaj informoj pri la periodo post 1980, kiam konstruiĝis la afrika movado per la desubisma vojo kaj malferma koro de Hans al ĉiuj afrikanoj, kiuj rilatas kun li. Ĉio estas rakontita en la libro, kvazaŭ tiun ĉi periodon oni iacele neglektus.

La unua kongreso dum la periodo post 1980 okazis en Togolando kun la nomo TEK (Togolanda E-Kongreso) fine de la unua trimestro de 1990. Kvankam nacia, ĝin partoprenis pli ol 120 esperantistoj, el kiuj multaj estas Beninaj. Ĝi okazis kiel provo por la unua kongreso afrika fine de 1990 kaj komence de 1991. Necesus detale skribi pri tio en la libro.

Aliaj informoj ne povis aperi en la libro, ekzemple  pri la movado en Benino, Ganao, Kotdivuaro, Senegalio, Centrafrika Respubliko, Kamerunio, Niĝerio, Alĝerio, ktp. Al la jubilea UK en 1987 afrikanoj iris el tiuji landoj (escepte de Niĝerio), plus Togolando kaj Tanzanio. Tiuj ĉi du landoj havis la ŝancon aperi en la libro, ĉar la komparon de iliaj movadoj Heidi faris en sia finstuda laboraĵo. Ĉar tiu ĉi apero de afrikanoj sur la internacia/interkontinenta scenejo estas historia, estus ne malbone mencii iliajn nomojn kaj devenlandojn.

Pri afrikaj verkistoj: artikoloj de afrikanoj abunde aperas en la E-amaskomunikiloj. Libroj de afrikanoj estas eldonitaj. HG pretervidas tion ĉi. 

Pri periodajoj afrikaj estas nenio. Tamen en HG estas referaĵoj el "Ondo da Vero" kaj "Alvoko", togolandaj periodaĵoj. Ekzistas aliaj tiaj en Togolando, kaj nur ili plu aperas ĝis nun. Eĉ la periodaĵo "Esperanto en Afriko" de la Afrika Oficejo de Renato Corsetti en Benino, en 2006-2007, aperigis nur du numerojn rete, kaj unu el tiuj papere. La lasta reta numero aperis en marto, anstataŭ januaro. Tiam ka redakcio petis pardonon pri la malfruo, promesis ke baldaŭ aperos la papera versio, kaj la junia numero estos akurata. Nun estas septembro 2007, sed aperis nek la papera versio de la januara numero (aperinta en marto), nek la junia numero (reta aŭ papera). Dume, plu aperas en Togolando "Ondo da Vero", "Alvoko" kaj aliaj periodaĵoj de Afrika Centro Esperantista (KomACE, HACE, KONSCIU).

Okazis pluraj aranĝoj edukaj en Togolando, kiujn partoprenis alilandanoj. En Togolando okazis kaj plu okazas internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI kaj pri Zagreba Metodo.

Pri la Afrika Oficejo en Lomeo: jam antaŭ 1998 komeniciĝis la klopodoj por transdoni afrikajn laborojn al afrikanoj. Togolandanoj kunlaboradis kun Hans Bakker pri E-laboroj afrikaj kaj en 2000 komenciĝis la laboroj de la Afrika Oficejo.

Pri la Afrika Komisiono de UEA: kiam Koffi Gbeglo elektiĝis en la estraro de UEA, li proponis starigon de laborkomisiono. Kvankam la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller estis kontraŭ la propono, la komisiono tamen estis starigita en 2000. Osmo Buller tiam aperigis gazetarajn komunikojn pri starigo de alikontinentaj komisionoj, sed rifuzis tion fari por la afrika.

HG mencias partoprenon de afrikanoj en UKoj, sed pretervidis tiun de 1989, kie la partopreno de afrikanoj estis tre grava, ĉar tiam okazis definitiva decido pri la organizado de la unua Afrika Kongreso. Ĉeestis esperantistoj el Togolando (Gbeglo), Tanzanio ( lia nomo nun estas preskaŭ ne memorata, eble Mbila) kaj Kotdivuaro (familio Wallez: la franco Gilles, tiam profesoro en Kotdivuaro, lia edzino kaj iliaj tri filinoj). Tiam estis planata E-kongreso en Kotdivuaro, anstataŭ UK en tiu ĉi lando en 1990. Sed tieaj esperantistoj ne estis pretaj organizi la kongreson. S-ro Yacinthe Seka, tiam prezidanto de EBEA (Eburborda E-Asocio), devus partopreni la kongreson, ke oni traktu kun Hans Bakker pri la organizado. Tamen povis okazi kunveno, kiun partoprenis Koffi, Hans, Gilles, ties edzino kaj unu el la filinoj. Gilles konfirmis, ke EBEA ne povos organizi la kongreson. Tial Koffi proponis, ke Togolando organizu la kongreson. Jen do decidiĝis, ke la kongreso okazu en Togolando. Tiel
naskiĝis Afrika Kongreso.

Pri la periodo post 1997 en HG estas nenio. Pri ĝi Renato Corsetti provis ion diri en la enkonduko de la libro, sed li parolis nur pri translokigo de la literoj A kaj O, kune AO (Afrika Oficejo) de Togolando al Benino, menciante ne la verajn kialojn. Dume la tuta laboro, kiun Hans Bakker transdonis al togolandanoj, estas plu farata en Togolando.

Atentemaj observantoj de la afrika movado povas demandi sin, kial tiom da mankoj en la libro. Aliaj demandoj estus: kial antaŭ 2005, UEA-gvidantoj kaj precipe Osmo Buller ne povis helpi la eldonon de la libro de Heidi Goes? Kial en 2007 oni hastigis la eldonon? Per kiu mono la libro estas eldonita? Ĉu la autxorino mem financis la eldonon? Respondoj al tiuj demandoj certe plu demandigos kaj certe aperos la veraj kialoj.

(Cophie Parphes)

[HeKo 339 3-B, 20 sep 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0694 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.1089 s s