Esperanta Civito

ARKONES tre sukcesa en Pollando

Ekde la 21a de septembro posttagmeze disvolviĝis ARKONES en Poznano, tradicia arta rendevuo. Dum la inaŭguro, kiun gvidis Elzbieta Malik kaj Tobiasz Kazmierski,  kantis Zuzanna Kornicka.

En la unua programero la partoprenantoj ĝuis la prelegon de Jerzy Rzadzki pri “Komunikado sen perforto”. Samtempe ekfunkciis la libroservo gvidata de Pawel Janowczyk.

Ekde la 20h00 komenciĝis la koncerto de Anjo Amika, al kies riĉa repertuaro aldoniĝis novaj kanzonoj. Novaĵojn prezentis ankaŭ Georgo Handzlik – Bardo sen barbo. Ni konatiĝis kun nova stilo per repa koncerto, prezentita de Marteno Miniĥ. Samtempe en alia salono Marek Blahuŝ ekfunkciigis filmejon.

Sabaton antaŭtagmeze la plej vizitata prelego estis tiu de Claude Piron pri “Psikologiaj reagoj kontraŭ esperanto” . Post tiu tre sukcesa prelego okazis du paralelaj programeroj nome, prelego de Aleksander Korĵenkov pri “Unu ringo ilin regas (Tolkien en esperanto)", kaj “De efika komunikado ĝis sukcesa informado, invito en diskuton” kun Barbara Piertzak plus Osmo Buller pri “Novaĵoj pri UEA”. Ĉi tiu tute nerilata al arto programero kaperis preskaŭ la tutan publikon, kio povus signifi ke la ARKONES-anoj vere interesataj de kulturo estas minoritato. Posttagmeze kun la kontribuo de c-ino Lidia Ligeza ni konatiĝis kun “Erotiko en la Esperanto-literaturo” . Post tiu programero ni ĝuis la spektaklon de Jarlo Martelmonto “Nova elbuŝigaro”. Dum la tradicia “Mielvespero”, kiun gvidis Tobiasz Kazmierski, la partoprenantoj unue ĝuis la recitalon de Zuzanna Kornicka, poste la koncertojn de JoMo kaj post noktomezo de Kim J. Henriksen.

Dimanĉon antaŭtagmeze donis koncerton la ensemblo Afrika Umba. Post la koncerto Ilona Koutny prelegis pri “Spontaneco kaj planado en la evoluo de esperanto”. Kun du kandidatoj disvolviĝis la 9a Oratora Konkurso, kies temo estis tute libera: gvidis c-ino Lidia Ligeza, gajinis sen. Anna Bartek.

Antaŭ la oficiala fermo de ARKONES, ni aŭskultis tre interesan prelegon pri Suda Ameriko, fare de Ksenia Prilepskaja, kiu dum certa tempo estis infangardistino en brazila grandurbo.  

[HeKo 339 6-A, 28 sep 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0569 s s