Esperanta Civito

Kreskas la malkontento ene de UEA


Estas fenomeno sociologie interesa, ke la ĵus elektita prezidanto de UEA tuj ricevas akrajn kritikojn, ŝajne pro la simpla fakto ke li ekzistas. Eble ĉar la finvenkismo produktas la esperon pri mesio kiu kondukos al la fina venko, kaj konsekvence ĝi tuj veas al sia nova kondukanto, kvazaŭ Judaso al Jesuo en la versio de Martin Scorsese.

Tamen oni ne atingis jam la nivelon de 2001, kiam Osmo Buller publike epitetis sian labordunginton, Renato Corsetti, jene: "La labormaniero kaj stilo de Renato Corsetti estas neseriozaj. Lia impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA" kaj tiel pli kaj pli vitriole (fonto: Ret-Info).

Jen unu el la pluraj lastatempaj kritikoj, ne nur pri Dasgupta sed pri UEA ĝenerale:

Dum la solena fermo de UK en Jokohamo mi same pensis kaj serĉis en mi la fajron, kiun iamaj kongresoj postlasis al mi. Burokrateca podio, kiu eĉ ne bone estis gvidata, ĉar la nova prezidanto tute publike montriĝis malkapabla esti tia, kia kaŝiĝas en la angla nocio "leader". Mi kredas, ke ne troviĝas taŭga traduko en Esperanto, sed certe multaj legantoj komprenas la karakterizajn trajtojn de tia gvidanto, kia forkondukas homojn al celoj, kia atingas la korojn kaj flamigas ilin. Tia, ankaŭ nia nova prezidanto ŝajne ne estas. Tio malpotencigas la movadon kaj lamigas la emon aktivi. Unue li alvokis al harmonio. Bone, bone! Sed kiucele? Ĉu li ne volas batali kontraŭ lameco, burokrateco, fermiteco kaj stagnado de nia movado?

Ne plu estas granda personaro, kiun li devus movi. Sed tiu personaro indas havi bataleman prezidanton, kiu forpelas la rezignemon, kiu denove malfermas pordojn al la mondo, kiu ŝajne forgesis nin.

Kie restas la salutoj de UN kaj Unesko? Kie restas la ĵurnalistoj? Kial la scienca vivo pere de Esperanto okazas sen surlokaj sciencistoj? Kial eĉ la Oratora Konkurso dronas sub amatoreca gvido? Kie restis la kriterioj por la juĝoj, ĉu entute ekzistis kriterioj? Kial la ĵurio ne estis antaŭe prezentita? Kial oni ne partoprenigas la aŭskultantaron kundecidi? Ktp, ktp. Pri la trompa, multekosta bankedo mi eĉ ne volas paroli. Ne estis grandaj la okcidentaj stomakoj. Estis la troa vendado de enirbiletoj! Mi do sentas la neceson por tre urĝa renovigo de nia ĉefa organizo UEA. Sed tiu devas komenc[iĝ]i per estraro, kiu reprezentas la ecojn de "leader". Tian estraron mi ankaŭ ĉi-jare ne vidas.


Subskribis prof. d-ro Hans Eichhorn, iama TEJO-estrarano el iama GDR (orienta Germanio)

(El "La Ondo de Esperanto", oktobro 2007)

[HeKo 339 8-A, 30 sep 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0600 s s