Esperanta Civito

Kongrestemoj kaj Ido en KCE-semajnfino

La tradicia Zamenhofologia Semajnfino de Kultura Centro Esperantista okazos en Ĉaŭdefono 3-4 novembro 2007. Du temoj estos pritraktataj: "Ido naskiĝis antaŭ cent jaroj: kiel kondutis Zamenhof?", fare de c-ano Giorgio Silfer, sabaton posttagmeze; kaj "La kembriĝa parolado", fare de c-ano François Degoul, dimanĉon matene.

Evidente ambaŭ temoj rilatas al eventoj de la jaro 1907a. "La parolado de Zamenhof dum la tria Universala Kongreso en Kembrigho pritraktas la temon de kongresoj: kiu estas la tezo de Zamenhof pri tio? Ĝis kiu grado ĝi daŭre koncernas nin? Jen mia nuna esploro", klarigas Francisko Degoul. La temo estas aparte alloga por tiuj kiuj interesiĝas pri la celoj kaj programoj de internaciaj kongresoj.

"Pri la afero de la Delegacio por la alpreno de helplingvo internacia, la Ido-skismo, De Beaufront kaj Couturat, Zamenhof kaj Boirac, Cart kaj Lemaire, Fundamento kaj Reformo, multo estis skribita antaŭ la unua mondmilito, ofte kun emocia aliro. La sama emocia aliro ĝenis la legadon de tiuj atestoj, kaj malhelpis sciencan esploron ĉe niaj historiistoj, dum la intermilita periodo. Kaj post la dua mondmilito daŭre vekiĝis emocioj, se oni tuŝis tabuan klavon: unuavice, la konduton de Zamenhof en la tuta konflikto. Kiel zamenhofologo mi klopodos prezenti la faktojn, sen la celo pruvi kaj disvolvi propran tezon: ĉu la supereco de nia lingvo, ĉu alio", deklaras Giorgio Silfer.

En la vendreda tago okazos ekzamena sesio laŭ LTSEC por kandidatoj al la bakalaŭra nivelo (C1). Intormas: <kce ĉe esperantio.net>

[HeKo 340 4-B, 11 okt 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0877 s s 
  Total: 0.1026 s s