Esperanta Civito

De Vikipedio al @-librejoj: blufoj kaj danĝeroj


Sérgio Meira de Santa Cruz Oliveira antaŭ kelkaj semajnoj estis preskaŭ nekonata brazilano. Subite li fariĝis la publika malamiko numero 1 de la finvenkismo. Ĉu li malkaŝis la pruvojn de malversacioj en UEA? aŭ de kunlaboro de tuta Tyresö-generacio kun STASI kaj aliaj komunistaj spionservoj? Ne, sed pli danĝere: li ridindigis por ĉiam la tutan piularon de la esperantlingva vikipedio.

En aŭgusto la vikipediistoj jam funebris ĉar esperanto retroiris je unu plia loko en la klasifiko (la deksesa) pro la rapida kresko de la turka versio. En septembro ĉ. 90.000 artikolojn en esperanto galope kaj subite superis 120.000 en Volapuko! Tion realigis Sérgio Ktp, danke al roboto.

La veoj kaj sakroj de vikipediistoj kontraŭ Sérgio la Brazila malfermis pandoran skatolon. "Mi elĵetis monatojn por meti modestajn faktojn en la artikolon, kaj dum monatoj spertis, ke la unueca fronto nehaltigeble forcenzuradas ilin. Ĉu vi kredas, ke en la vikipedioj finfine restas la vero? Nur malmultaj artikoloj ekzistas, pri kiuj ne povas ekflagri ardaj bataloj. Kaj ve! venkadas la plej obstinaj fanatikuloj." Tion denuncis Sebastian Hartwig el Berlino.

Efektive la esperantlingva vikipedio estas skandale manipulata de eta kliko. Sufiĉas unu ekzemplo: la falsado pri la historio de UEA. Tuj vikipediisto Jorge Camacho cenzuris la mencion, ke la ĝeneva tribunalo pravigis la protestintojn en 1936: ja tio ne kongruas kun la mito de UEA centjara, kiun kelkaj nepre volas defendi. En la sama artikolo, cetere, Osmo Buller ŝajnas historie pli grava ol Hodler aŭ Privat aŭ Lapenna...

Bedaŭrinde Vikipedio ne estas la sola blufo de la virtuala Esperantio. Same aŭ eĉ pli danĝeraj estas la t.n. @-librejoj, kiuj fanfaronas pri miloj da esperanto-titoloj.

Joxemari Sarasua denuncis la skandalon: multaj tekstoj, eĉ de niaj klasikaj verkistoj, estis arbitre “reviziitaj” en la reta versio. "Plejofte oni ne informas, kiu estis la “revizianto”. En la korektitaj tekstoj estas nenie indikite, kiujn ŝanĝojn oni trudis al la originalo, kaj do ne eblas scii, kio en ili respondas al la originala aŭtoro (aŭ tradukisto) aŭ al la “pliboniga” mano. Ne demandu min pri kriterioj," asertas Sarasua.

Inter la difektitaj klasikuloj, tre ofta viktimo estas Stellan Engholm, originale kaj traduke. Sed la tuta prozo de la intermilita periodo estas en granda danĝero!

[HeKo 340 9-A, 19 okt 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0584 s s