Esperanta Civito

Roterdamo defendas Francisco Franco

Kaj Probal Dasgupta, Prezidanto de UEA, kaj Osmo Buller, ĝenerala direktoro de la roterdama CO, reagis negative al la kampanjo iniciatita de iberiaj esperantistoj por nuligi la "honoran prezidantecon" (fakte: altan protektadon) de Francisco Franco okaze de la Universala Kongreso 1968 en Madrido.

En publikaj komunikoj Osmo Buller parte sofismas pri detaloj parte prezentas efektivajn argumentojn. Probal Dasgupta entute nur sofismas, kvazaŭ grimpante sur spegulo. Tial nur la respondo de Buller meritas atenton, pro tri elementoj.

La unua estas la alproprigo de proparolista rolo, kiun s-ro Buller prudente evitis post sia redungiĝo ĉe UEA. Tio povus signifi, ke la burokrata aparato ree sentas sin pli forta, kompare kun la (sovetiece) elektita estraro. La ceteraj elementoj estas la efektivaj argumentoj defende al la alta protektado de generalo Franco.

Unu el la du argumentoj estis jam uzita de Ivo Lapenna, kvankam pli lerte ol faras la eksa funkciulo de la finnlanda komunista partio. Lapenna iam kaj Buller nun emfazis ke la kongreso pritraktis la temon "Homaj Rajtoj" kaj aprobis rezolucion kiu rekomendis al la landaj asocioj "instigi siajn Registarojn akcepti, konforme al la respektivaj konstituciaj proceduroj, ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj, por kiuj ili voĉdonis, precipe la Pakton pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, la Pakton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Fakultativan Protokolon al tiu Pakto". Tio konkrete signifas, ke UEA ne lasis sin influi de la frankisma reĝimo.

Sed ĝuste la kongresa ĉeftemo kaj la aprobita rezolucio pligravigas la eraron de UEA: la hispana reĝimo bezonis agnoskojn pri sia evoluo al mola diktaturo, prepare al la reveno de la monarkio. Se la diktatoro estus la alta protektanto de kongreso de hobiuloj, kiuj nur diskutas ĉu la voston havas kat', la kongreso iel ridindigus lin; male, kongreso de sendanĝeraj tamen inteligentaj neŭtraluloj, kiuj eĉ aprobas rezolucion favoran al homaj rajtoj, plej konvenis por la celo de la diktatoro, demonstri ke Hispanio estas evoluanta pozitive, kaj oni povas daŭrigi kvazaŭ nenio estus okazinta dum la antaŭaj jardekoj. Do, ĝuste pro sia enhavo kaj pro tiu digna rezolucio, UK helpis iomete al la historia sendoganigo de la frankismo, kaj tial la alta protektado fare de Franco iĝis pli rimarkinda.

La dua argumento de Buller estas la nerekta helpo de la alta protektado por la kongresanoj: "En aŭtoritatisma reĝimo ŝtata altrangulo povas, ĉu persone, ĉu per sia nomo, glatigi vojojn por solvi problemojn, kiujn kreas ĉikanemaj burokratoj en ministerioj, ambasadoj aŭ urbodomoj". Eblas ke tio funkciis en aliaj kazoj, sed certe ne estis tiel en UK 1968: multaj gekongresanoj el orienta Eŭropo ne sukcesis atingi la vizon. Do ankaŭ ĉi tie la frankismo povis profiti por sia propra bildo, neniom indulgante laŭ siaj ideologiaj premisoj.

Iu levis la demandon, ĉu entute kongresi en diktatura lando. Jure, la problemo en Hispanio 1968 estis alia ol en Bulgario 1963. Nome, ekzistis nur unu Bulgario, sed du Hispanioj: decidante kongresi en Madrido sub la alta protektado de Francisco Franco, UEA ne nur agnoskis la enlandan situacion, sed ankaŭ malagnoskis la ekzilan hispanan respublikon, kies registaro situis en Parizo. Aliaj internaciaj neregistaraj organizoj en tiu epoko ne agis kiel UEA: ekzemple ĉe la mondkongreso de la Ligue internationale de l'enseignement, de l'éducation et de la culture populaire (kiun mi partoprenis kiel itala delegito) en Dakaro 1970, la hispana delegacio konsistis nur el ekzilitoj en Francio, Meksiko kaj aliaj landoj.

Konklude: senintence aŭ intence, la Universala Kongreso en 1968 ne estis politike neŭtrala. El ĝi tiris profiton la frankismo, ne la esperantismo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 341 9-C, 12 nov 07]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0585 s s