Esperanta Civito

Libropremiero en Razgrado

En la arto-fako de la Regiona biblioteko en Razgrado (Bulgario), 9 novembro 2007 la Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" kaj la loka Klubo de la kulturagadantoj organizis oficialan promocion de la libro "D-ro Ivan Kirĉev aŭ homo faber", kompilitan de Dimitar Petrov kaj Svilen Marinov.

Kiel unua HeKo informis jam 30 julio 2007, speciala ĉapitro en la 350-paĝa libro rakontas pri la esperantista agado de d-ro Ivan Kirĉev -- inciatinto, fondinto kaj unua prezidanto de la esperantista kulturdomo en Razgrado. Pro sia nobla esperantista agado, apud la scienca kaj medicinista, li estis distingita per la titolo "honora civitano" kaj honorigita per altaj ŝtataj ordenoj en Bulgario; li estis ankaŭ honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio.

La libro estis prezentita ankaŭ en la Nacia Palaco de Kulturo de Sofio, kun granda sukceso, dum internacia medicinista konferenco.

[HeKo 342 1-B, 14 nov 07] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0553 s s 
  Total: 0.0710 s s