Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto 15:2007

Regule aperis la 15a numero de "Heroldo de Esperanto" en la jaro 2007, per kiu prove debutas la nova redaktorino, la 23-jara profesia ĵurnalistino Aneto Muhlemann, denaska esperantistino.

La unua paĝo estas dediĉita precipe al la ĉi-monata debato pri la honora protektado de Francisco Franco al UK 1968. Kiel kutime, HdE donas la vidpunktojn de ambaŭ flankoj. Anstataŭ ĉefartikolo aperas intervjuo al "La litova estro" Povilas Jegorovas, kiu plendas pro la situacio de UEA, sed substrekas ke li estas "realisto, ne pesimisto". La ŝultra artikolo ankaŭ koncernas Litovion, kie esperanto ricevis etan agnoskon, per la promocio de la statuso de Kultura Centro Esperantista en la Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo. En la unua paĝo la Esperanta Civito gastas per du novaĵoj: la saluto de la Konsulo al la Kongreso de la Popoloj kaj la unua baloto de UN favore al la moratorio de mortopuno en la tuta mondo.

La ceteraj paĝoj riĉas je informoj, anoncoj, rubrikoj, kulturo, opinioj de legantoj, historio de esperanto.

La plej ofte aperantan gazeton en esperanto posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 342 8-B, 27 nov 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0531 s s