Esperanta Civito

Saluto al la brusela packonferenco

Estimata prezidanto, Karaj gekongresanoj,

Nome de la Esperanta Civito mi alportas etan kontribuon al la diskuto, sed antaŭe permesu al mi klarigi kial mi vin alparolas en la itala. Fakte mi estas malobeanta la konstitucian normon de Esperantio, kiu devigas min uzi la francan en internacia forumo, se esperanto ne estas inter la laborlingvoj. Sed la esperanta kulturo siavice memorigas min pri alia devo, la devo de invitita gasto: kaj kiel komplezema gasto mi preferas alparoli vin en la idiomo komprenata de la plejmulto el la ĉeestantoj.

Mi ŝatus esprimi sinceran gratulon pro la sukceso de la aranĝo, kiu kunigis multajn reprezentantojn de popoloj sen oficiala statuso, el diversaj kontinentoj. Mia kontribuo ĝuste koncernas ŝajnan kontraŭdiron kiu eĥis en la salono: kiel povas okazi, ke la Transnacia Radikala Partio, tiel engaĝita por superi la landlimojn altruditajn de la jakobena koncepto de naciŝtato, subtenas la strebon de popoloj kaj nacioj por agnosko kiel subjektoj de internacia juro?

Ĉi tiu ŝajna kontraŭdiro speguliĝas en alia: kiel povas okazi ke la esperantistaro, parolanta universalan lingvon, do eminente transnacia modelo de lingva komunumo, povas senti sin ankaŭ popolo, kaj strebi al la atingo de analoga jura statuso?

La respondo venas el la historio de la esperanta popolo, kaj ĝi taŭgas por ambaŭ ŝajnaj kontraŭdiroj. Mi citos al vi la kazon de Edmond Privat, unu el la pioniroj de esperanto. Ido de familio de minoraj pedagogiistoj en Ĝenevo, kiu tamen havos gravajn rilatojn kun la Ecole active de Ferrière, Claparède kaj Pierre Bovet (mem esperantisto), Edmond Privat lernis esperanton kiel gimnaziano, komence de la pasinta jarcento. Pro la fakto ke la unua gramatiko de esperanto aperis en Varsovio, Privat interesiĝis pri la sorto de Pollando, kun glora historio sed ne plu ekzistanta de post cent jaroj.

Edmond Privat estis unu el la plej valoraj historiografoj pri Pollando: li malkovris en siaj esploroj du gravajn elementojn -- kaj la rajton de la popoloj je memdeterminado kaj la strebon al la atingo de tiu rajto per ne perforta metodo. La poloj fakte aplikadis jam de longa tempo tiun pasivan reziston, kiun grava pensulo de la dekoka jarcento sintezis per la frazo: "Se vi ne povas malhelpi ke la najbaro manĝu vin, estu ne digestebla". Por Edmond Privat, same kiel mi aŭdis en ĉi tiu kongreso, la rajto kaj la neperforto estis du flankoj de la sama medalo.

Al tiu koncepto Privat maturiĝis en la 1920aj, kiam li renkontis Gandhi. Privat estis la svisa amiko de Mahatma Gandhi. Li certe subtenus la alvokon de la Radikala Partio por granda monda Satyagraha por la paco.

Memdeterminado de la popoloj tra neperfortaj medodoj. Transnacieco kiel karakterizo de efektiva identeco. La esperanta kulturo solvas la ŝajnan kontraŭdiron. Sendube la strebo de la ne agnoskitaj popoloj kongruas kun tiu transnacia horizonto. Kaj mi povas trankvile esprimi la aprezon kaj la kuraĝigon de la Esperanta Civito por via strategia elekto.

Giorgio Silfer,
Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 343 4-C, 8 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0775 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.1189 s s