Esperanta Civito

Afrika Esperanto-Instituto en Burundio

La Konsulo de la Esperanta Civito inaŭguris la sidejon de Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, 8 januaro 2008. Li kaptis la okazon por transdoni librojn, periodaĵojn, kasedojn, diskojn kaj filmojn en esperanto, donacitajn precipe de Kultura Centro Esperantista kaj Kooperativo de Literatura Foiro al SIPU, la paktinta establo en Burundio kies oficiala esperanto-fako ekde 2008 estas ĝuste AEI, direktata de c-ano Marteno Mbazumutima. Ankaŭ la prezidanto de SIPU, Frederiko Nimubona, havas la esperantan civitanecon.

La Instituto okupas kvar lokalojn: tri klasejoj kaj unu kontoro. La klasejoj estas jam meblitaj: en unu el ili AEI planas ankaŭ interretejon. La eta biblioteko (kun hemeroteko, fonoteko kaj kinoteko) de AEI situas pormomente en la kontoro. La sidejo utilos precipe por organizi kursojn kaj faciligi la renkonton de Esperantianoj, unuavice la partoprenintoj en la dua Afrika Esperantologia Semajno.

La ŝtata televizio dum la inaŭguro filmis kelkajn valoraĵojn, interalie la ekzemplerojn de iamaj kulturaj gazetoj: "La Revuo", "Literatura Mondo", "Malgranda Revuo", "Norda Prismo", "La Nica Literatura Revuo". Grandan intereson altiris la tuta kolekto de "Femina", kaj specife ĝia afrika numero; same pri "Afrikume", suplemento de "Heroldo de Esperanto". En gazetara konferenco la Konsulo klarigis al la ĵurnalistoj la rolon de la esperanta kulturo, kaj la naturan alvokiĝon de AEI por konstrui en Burundio kulturon de paco, kadre de la referenca Societo Internacia por la Paco Universala.

Kiuj deziras subteni la novan instituton, aktivan por la tuta tanganika areo, tiuj povas kontakti nian redakcion.

[HeKo 344 6-B, 14 jan 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0540 s s