Esperanta Civito

Ekis la 39a jarkolekto de LF

La plej longe, daŭre kaj regule aperanta kultura revuo en esperanto eniris sian 39an jarkolekton. La februara numero anoncas ke teatro restos en la fokuso de "Literatura Foiro" ankaŭ en 2008: certe pro la kovriloj, kiuj celebros la plej renoman ensemblon de nia teatro post la dua mondmilito: Bulgara Esperanto-Teatro. En intervjuo kun Ljubomir Trifoĉovski, ĉefredaktoro de LF, la dojeno de la ensemblo, Belka Beleva, trairas la ĉefajn etapojn de duona jarcento da aktiveco.

Bulgara Esperanto-Teatro distingiĝis precipe pro la klasikaj dramoj en esperanta traduko, laŭ mondliteratura koncepto kiu plaĉus al Goethe. Tamen la repertuaro de la bulgaraj esperantaj geaktoroj inkluzivas ankaŭ originalajn aŭtorojn, kiel Marjorie Boulton (kandidato al la Nobel-premio) kaj Giorgio Silfer. Ĉi-lasta estas eble la sola kiu verkis dramojn por BET, inspirite de la geaktoroj mem, specife de Luna Davidova, Nikolaj Uzunov, Teo Yurukov, Veneta Zyumbyuleva.

La ĉefverko de la esperanta poezio, "La infana raso" de William Auld, estas la temo de eseo de Usui Hiroyuki, kiu recenzas la lastan eldonon de la libro, kun du kompaktaj diskoj kie la voĉo de Auld mem deklamas la tutan verkon.

Afriko daŭre gravas, pro la disvolvo de la afrika esperanta intelektularo kaj la apero de la unuaj afrikaj verkistoj. Sed ankaŭ pro la morto de granda amiko al Afriko: Claude Piron, kiu lasis nin por ĉiam 22 januaro 2008. Claude Piron (konata ankaŭ kiel Johàn Valano) estis referenco por la esperanta kulturo, kaj precipe por la lingvouzo, dum la lastaj tridek jaroj. 

En LF 231 abundas artikoloj, eseoj, poemoj. La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 346 1-B, 8 feb 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0877 s s 
  Total: 0.1014 s s