Esperanta Civito

Studmaterialo por lingvotestado

Laborgrupo pri la studmaterialo prepare al lingvotestado laŭ LTSEC diligentis ĉi-semajnfine en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono. Partoprenis gecivitanoj el Francio, Germanio, Italio, Kroatio, Svedio kaj Svislando, kiuj analizis la proponaron de sen. Conde Rey kaj Martinelli, kune kun la Konsulo kaj kun la Vickonsulo pri edukado.

La laborgrupo listigis la studmaterialon rekomendindan por la diversaj gradoj kaj niveloj, por ke la testotoj estu preparitaj pri la parola, muzika kaj skriba kulturo en esperanto. Estis pritraktataj ankaŭ la lernolibroj, por ke adoltoj kaj infanoj alproprigu al si la strukturon de la lingvo: ili estis asignitaj al la respektivaj niveloj. Ekzemple, "Paŝoj al plena posedo" estas rekomendita por B2, dum "Vojaĝo al esperanto-lando" por C1 (plenkreskuloj).

Laŭ la laborgrupo multo estas farenda precipe en la parola kaj muzika fako. Tial, dum por la lega materialo estas indikitaj nur tri projektoj, por la parola estas produktotaj du lumdiskoj kaj tri kompaktaj diskoj didaktike uzeblaj.

Ses periodaĵoj estas elektitaj kiel oportunaj por lingvotesta preparo: "Juna Amiko" kaj "Kontakto" por la A-grado, "Heroldo de Esperanto" kaj "Monato" por la B-grado, "Literatura Foiro" kaj "Femina" por la C-grado.

La Kapitulo, kunveninte dimanĉon, formaligis la proponaron de la laborgrupo, kaj identigis la responsulojn pri la diversaj projektoj: por ili ĉiuj la referenco estas la Vickonsulo pri edukado, sen. Bertil Nilsson. Tial ke la Civito estas nur subsidua al la paktintaj establoj, la Kapitulo elektis la kooperativon de Literatura Foiro" por proponi la realigon de la projektoj.

[HeKo 346 9-C, 25 feb 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0570 s s