Esperanta Civito

Pri la signifo de la vorto "blufo"

S-ro Andy Künzli, kvankam tra neĝusta adreso, komunikis komentarion al HeKo 346 7-A. Lia komentario kondensiĝas en la sekvaj frazoj:

"Blufojn rilate la Civiton mi menciis en mia respondo al Progreso (banko, ekspansioj al Afriko kaj Sudameriko). Alia blufo estas via propra sistemo de memnomitaj konsuloj, senatanoj, kapitulo ktp., kiu estas agnoskita de neniu sur la tero. Ie sur la retpaghoj de la Civito oni ech asertas, ke oni estas subjekto de la internacia juro. Tio estas kompleta blufo (mi mem studis en universitato internacian juron)."

Evidente s-ro Künzli ne multe profitis je la studoj pri juro. Krome li ne legas atente en niaj retpaĝoj.

Laŭ la Konstitucia Ĉarto, la Esperanta Civito celas esti subjekto de internacia juro. Celas esti ne signifas ke jam estas. Same kiel la Civito, ankaŭ alioj tion strebas, ekzemple la respektinda komunumo iniciatita de Dalai Lamao. Ĝi ne estas agnoskita (Popola Ĉinio tuj rompus la rilatojn kun la agnoskintoj), kaj do? Simple por diri, ke la Civito estas en bona, eĉ tre bona kuneco.

Ĉiam laŭ la Konstitucio, ekzistas nur unu Konsulo, kiu ne estas memnomita, sed demokratie elektita per sekreta baloto. Ankaŭ la senatanoj estas demokratie elektitaj, per sekreta baloto (laŭ konkurencaj kandidatlistoj kuplitaj al publikaj programoj). Do ekzistas nenia blufo. Dum la aserto de s-ro Künzli jure difiniĝas "kalumnio".

Fine pri banko kaj ekspansio al Afriko kaj aliaj mondopartoj. Pri niaj atingoj kaj servoj demandu la koncernatojn mem: la klientojn de Fonduso Pro Esperanto kaj la afrikanojn. Vi povas skribi al c-ano Koffi Gbeglo, kiu kunigas en si ambaŭ ecojn, kaj aldone estas dumviva membro de UEA kaj ties komitatano. La koncerna aserto de s-ro Künzli jure difiniĝas "klaĉa provoko cele al temerara disputo".

Eĉ ne unu akuzon pri blufo s-ro Künzli kapablis pruvi. Tio aŭtomate signifas, ke li mensogis.

[HeKo 347 2-A, 27 feb 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0580 s s