Esperanta Civito

Blufa misinformo el Svislando

Ĉi-semajne aperis informo pri leĝopropono prezentita en la Neŭŝatela Respubliko, unu el la svisaj kantonoj, kie situas urbo Ĉaŭdefono, kun kelkaj famaj esperantistaj institucioj kaj unu neesperantista sed interlingvistika (sekcio de la urba biblioteko). La informo rondiras tra la reto, kun gratulaj reagoj de la informitoj sed ankaŭ kun tre bedaŭrinda insulto kontraŭ Kultura Centro Esperantista fare de unu el la informintoj (en skandalgazeto).

Estas oportune atentigi, ke tiu informo estas falsa, aŭ almenaŭ blufa. Krom tio ke leĝopropono per si mem signifas preskaŭ nenion, neniu leĝopropono estis prezentita, sed nur propono de rezolucio.

La iniciatinto de tiu rezolucio estas s-ro Alain Bringolf, prezidinto de la svisa komunista partio (pri tio la informintoj silentas): li havis sian unuan kontakton kun esperanto danke al invito ĉeesti la SAT-kongreson en 2003, invito kiun li akceptis same kiel postan ĉe Zamenhofa Tago organizita de KCE (ankaŭ pri tio la informintoj silentas). La rezolucio estas rimedo por devigi la registaron sin esprimi pri certa temo: ĝi estas dueĝa armilo ĉar, se la registaro esprimas negativan opinion, tio kreas negativan precedenton, uzeblan kontraŭ esperanto (ankaŭ pri tio la informintoj silentas). Konsekvence, la atingo de kiel eble plej multaj subtenantoj el ĉiuj parlamentaj grupoj estas absolute necesa, por ke la iniciato ne estu kontraŭefika. Laŭ fakulo pri parlamenta juro, kiu legis la rezolucion, ĝi estas tro ĝeneraleca por esti politike akceptebla, en sia nuna formo: interalie ĝi tuŝas kompetentojn rezervitajn al la municipoj (ekzemple pri stratnomoj), kaj en Svislando ekzistas aparta sentemo, preskaŭ ĵaluzo, pri la propraj administraj rajtoj.

[HeKo 347 7-A, 7 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0575 s s