Esperanta Civito

Komuniko de Martin Schäffer

S-ro Martin Schäffer protestas pro la enhavo de HeKo 348 8-B, lanĉante akuzojn pri mensogo. Jen ili:

"Komence oni ŝanĝis la tekston de Luis Raudon por havi tute alian rezulton. La origina frazo estis: Pro tio, mi ne konsiderus (do konjunktivo), ke la kongreso estus konsiderita kiel MEF-a kongreso. Per la ŝanĝo de tiu frazo oni atingas la celon. Skandali pri la malagnosko. Estas tute certe ke Luis Raudon ne donis la permeson ŝanĝi la frazon tiel. Tio ja signifus ke la prezidanto sen la interparolo kun la MEFanoj kaj kun la estraro ŝanĝus la lokon de longe planita kongresoloko. Tio vere estus skandalo kaj Luis Raudon neniam farus tion, ĉar tio ja signifus ke li sen la decido de la estraro damaĝus al la Meksika Esperanto-Movado."

Nia respondo: la frazo de c-ano Raudón tekstas tiele: "Pro tio, mi ne consideras, ke la Kongreso estus konsiderita kiel MEF-a kongreso". Estis korektita la komenca konsonanto C al K. Okazis neniu modifo de la tensoj. Ne ni, sed Schäffer mensogas.

"Poste ili mensogas ke la MEF-estraro rifuzis neniun proponon de LKK, kvankam mi mem ĉeestis du estarkunsidojn kiam oni rifuzis du partojn de la programo. Estis la deziro ŝanĝi la tempon de la ĝenerala asembleo kaj oni volis havi malpli da tempo por la seminario de Atilio por anstataŭe enmeti diversajn prelegojn. Ekzakte tion la LKK akceptis. Do LKK tute ne rifuzis ĉiun proponon de la MEF-estraro."

Nia respondo: Temas pri prelegoproponoj. La supra konfirmas ke la MEF-estraro rifuzis neniun prelegoproponon de LKK: neniu mensogo tiurilate. Inverse, LKK rifuzis certe du (prelego/seminari)proponojn de la estraro. Tial ke en la ĝisnuna programo ne estas aliaj prelegoj/seminarioj ol tiuj aprobitaj de LKK, la logika dedukto estas ke ĉiuj aliaj (prelego/seminari)proponoj estis rifuzitaj. Do neniu mensogo niaflanke.

"Finfine ne estas vere ke la estraro proponis ke Perla Martinelli faru prelegon pri la KD kun deklamado de William Auld. Luis Raudon komence proponis seminarion (kiu eĉ okazu antaŭ aŭ post la kongreso en Aguascalientes. En iu momento li eĉ nur proponis seminarion ekster la kongreso (kiu tamen estu deklarita kiel parto de kongresprogramo). En alia momento oni proponis prelegon pri Esperantologio."

Ekzistis propono jam de julio 2007 pri esperantologia seminario. Sekvis propono de februaro 2008 enprogramigi prelegon de d-ino sen. Perla Martinelli pri "La infana raso" de William Auld. Ambaŭ ricevis rifuzon de LKK. Estas rimarkinde, ke sen. Martinelli (akademiano kaj lingva komitatano de esperanto) petis nenian repagon, do ŝi pretas vojaĝi kaj restadi je propra kosto (ĉu la samon eblas diri, pri ĉiu kongresa prelegonto?). Ne ni, sed s-ro Schäffer mensogas.

"La frazo ke Vicente Bejarano estas influata de mi same estas ofenda kiel la rimarko ke mi estas "longa manus" de Renato Corsetti. Per tiu shajne ili volas montri ke nek mi kaj nek Vicente povas havi propran opinion kaj ke finfine Renato diras kion ni faru kaj ni reagas kaj obeas. Ridinda!"

Nia respondo: d-ro Renato Corsetti (kiu ĉeestas kiel "observanto", fakte kiel kontrolanto en amaso da diskutlistoj) kiel la unua sin esprimis publike kontraŭ la propono de esperantologia seminario, eĉ ne sciante pri kio temas. Tute hazarde, s-ro Schäffer lin sekvis. Kiam en la meksika diskutlisto aperis letero de s-ro Hans Bakker pri ofendoj kaj mensogoj de d-ro Corsetti kontraŭ afrikanoj, tute hazarde tuj s-ro Schäffer proteste reagis kontraŭ tiu publikigo. Diri ke li estas "longa manus", ja estas komplimento. Rilate al s-ro Bejarano, li sendis al KCE (kunorganizonto de la prepara kurso al la esperantologia seminario) unu solan mesaĝon, responde al sen. Martinelli: tiu mesaĝo iris samtempe al s-ro Schäffer, neniom kaj neniel koncernata de tiu iniciato.

"Fine ili alparolas la konflikton de MEF kun Vicente. Klare ke ili per tio volas montri ke Vicente estas malserioza homo. Tiun frazon oni cetere post la apero de la komuniko ŝanĝis: Nun estas: S-ro Bejarano havas jam solvendan konflikton kun MEF, pro utiligo de financaj rimedoj antau kelkaj jaroj, pri kiu mankas , ĝis nun finkalkulo: la estraro de MEF urĝis lin eĉ pere de advokato."

Nia respondo: ĉiu informo pri s-ro Bejarano estas vera. Post publika deklaro el la MEF-estraro kaj same publika konfirmo de Bejarano, estis aldonita la frazo pri la advokato. Do neniu mensogo niaflanke. Ni estis eĉ pli ol objektivaj, ĉar ni ne indikis, kiu pravas: ĉu la MEF-estraro ĉu Bejarano.

"Poste oni skribas ke mi jam pli frue konfliktis kun la estraro de MEF, kvankam mi neniel konfliktis kun la estraro. Nur Luis Raudon komentis sian malkontenton ke la renkontiĝoj ĉiam okazas je la sama semajnfino, kiel la estrarkunsido."

Nia respondo: La publika komentario estis afabla, kiel ĉiam ĉe c-ano Raudón, sed tre firma. Sed efektive ne temas pri granda konflikto; certe ne intervenis advokato.

"Poste oni skribas ke mi publike invitis la MEF-anojn al puĉo kaj ke kiel novan prezidanton sin proponis Bejarano mem. Mi neniel invitis al puĉo kaj la propono de Vicente [Bejarano] validas por la normala kaj laŭ statutoj elektoj dum la kongreso."

Nia respondo: la publika akra deklaro de s-ro Schäffer kontraŭ la MEF-prezidanto enhavis la sekvan konkludan alvokon: "Mi pensis ke li forlasos honore la MEF-estraron kaj ni kiel membroj povus danki al li, ke li gvidis la asocion dum la lastaj jaroj. Ŝajne li volas elekti alian vojon kaj perdi sian lokon en la historio de MEF. Tio dolorigas mian koron kaj korpon same kiel la konflikto en si mem. Kiun impreson de ni havas eksteruloj. Pensante pri tio, mi same sentas doloron de la koro kaj de la korpo. Restas la espero ke ni dum la kongreso en Aguascalientes baldaŭ elektos novan teamon, kiu for de la historio laboros plene por la bono de Esperanto en Meksiko, tiel ke ni baldaŭ povas forgesi la historion de la nuna MEF-prezidanto."  Se tio ne estas invito al renverso, kio ĝi estas?

"La kulmino tamen estas ke fine oni ofendas la viktimojn de la Allende-reĝimo kaj al UEA per informo ke la antiraŭmistoj (do UEA) plurfoje ĉikanis MEFon de ekstere, kvazaŭ CIA en la Ĉilio de Allende. UEA petas al la landaj asocioj en ĉiu jaro la statistikon pri la membroj, do nenio nova! Tutklare tiu informo estas necese por la funkciado de la organizaĵo."

Nia respondo: s-ro Schäffer bonvolu prezenti oficialan decidon de la gvidaj organoj de UEA, ke UEA estas antiraŭmisma organizo. Nur tiam li rajtos aserti ke per la esprimo "antiraŭmistoj" oni aludas al UEA. Ankaŭ ĉi tie certe ne ni, sed eventuale li mensogas.

"Entute ŝajnas esti artikolo de totaliteca reĝimo kaj oni multflanke ŝanĝas la veron por havi la deziritan rezulton. Tutcerte ne estas bona ĵurnalismo aŭ demokrata maniero."

Nia respondo: pruvinte ke ni ne mensogis, ni povas trankvile konkludi ke s-ro Schäffer scias nek kio estas totaleca reĝimo nek kio estas demokratio. Tion cetere konfirmas lia sinteno de fermiteco al alies ideoj en plurisma konfrontiĝo, kun ripetitaj ofendoj kontraŭ valoraj Esperantianoj.

[HeKo 349 2-B, 30 mar 08]

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0602 s s