Esperanta Civito

Minoritataj lingvoj en ALTE


La dua tago de la Internacia ALTE-Konferenco konfirmis la unuan. Kiel aludis en la malferma prelego Brian North, “temas pri komunikado kaj tio faras la lingvotestadon pli kompleksa". Pluraj prelegoj montris ke fakte la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo devas labori ne nur pri didaktikaj kaj teknikaj problemoj sed ankaŭ pri sociaj, politikaj kaj profesiaj.

Ju pli la lingvoj gravas por profesia vivo, des pli la lingvotestado devas fariĝi diversa. Se temas pri la du ĉefaj lingvoj de la konferenco (angla kaj la franca) testada sistemo estis aranĝita por sep profesioj rilate al komputiloj, turismo aŭ restoracia servo. En LTSEC tio mankas, tamen la lingva perspektivo estas larĝigita per la kulturaj konoj bezonataj por niveloj C1 kaj C2.

Alia temo nun grava estas la testado de denaskuloj. Litovio havas ĉi-rilate grandan defion, danke al la specifa politika situacio de tiu ĉi lando. Ekde 1995 la litova estas la sola oficiala lingvo kaj la sola lingvo uzata je la universitata nivelo. Sed la duagradaj lernejoj funkcias ankaŭ en la pola (sesdeko) kaj en la rusa (kvardeko). Bedaŭrinde denaskuloj kaj aliaj havas ofte tutan nivelon de diferenco. Kultura Centro Esperantista, kiu jam konas la problemon de testado de denaskuloj, alportis kelkajn elementojn de respondo kaj tiumaniere montris sin vere aktiva partnero de ALTE.

Ege interesa punkto estas la progreso de minoritataj lingvoj. Inter ili la kimra estas brila ekzemplo. Emyr Davies, de la komitato pri eduko en tiu lingvo, montris belan perspektivon. “En la pasinteco, lerni tiun lingvon estis konsiderata kiel amatora aktiveco, kaj nun ĝi estas pli kaj pli profesia”. Fariĝante pli videbla, la lernado akiris pli da subvencioj… kaj da seriozo. Tio povos bone inspiri la Esperantan Civiton, des pli ke sama tipo de personoj komencas tiujn ĉi lingvojn: tute komencantoj kaj ege motivitaj.

Multaj konferencanoj demandis pri nia lingvo. Eĉ flanke de Vjetnamanoj estis grandega bedaŭro ke ĝi ne estis prezentata per specifa prelego.

[HeKo 350 1-B, 11 apr 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0606 s s