Esperanta Civito

Amikejo en la Londona Klubo

En la agrabla sidejo de la Londona Esperanto-Klubo (kiu gastas ĉe la Irlanda Kulturcentro) prof. Giorgio Silfer prelegis antaŭ semajno pri Amikejo. Temas pri kurioza, sed simptoma epizodo en la historio de la esperanta popolo.

Komence de la lasta jarcento, en la neŭtrala teritorio de Moresneto, kiu dependis formale de Germanio kaj Belgio, sed praktike de la transnacia minkompanio Altenberg, kun 4.000-persona vilaĝo kaj baldaŭ elĉerpota zinkominejo, ne mankis la ideoj por ekonomia (kaj politika) sendependeco. Ekzemple kazino, laŭ la modelo de Montekarlo, kiu savis la princlandon; ekzemple, esperanto-ŝtato. Kaj efektive, la 13an de aŭgusto 1908, Amikejo deklaris sin sendependa ŝtato, kun la subteno de gravaj lokaj personecoj, kaj eĉ la beno de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Sed dek tagojn poste, la komisaroj kiuj reprezentis la du kronojn komunikis la malkonsenton de Berlino kaj Bruselo, kaj ĉio finiĝis. Dek jarojn poste, Moresneto mem ne plu ekzistis kiel neŝtata subjekto de internacia juro. Restis tamen bela himno, eĉ dancebla, per kiu ankoraŭ hodiaŭ startas la vilaĝaj kermesoj.

De kie originis la projekto? Kiuj elementoj (publikaj kaj sekretaj) subtenis ĝin? Kiel oni eraris? Kiuj estis la protagonistoj, kaj kie ili malaperis? Giorgio Silfer gvidis la geaŭskultantojn tra interesa geopolitika promeno en la historio de Eŭropo. Legu pli en "Literatura Foiro", aprilo 2008.

En la vilaĝo okazos festa memortago, 26 julio 2008, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Gratulon al la Londona Klubo, kiu kiel la unua ĉi-jare honoris la datrevenon.

[HeKo 350 7-A, 18 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0691 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0363 s s 
  Total: 0.1054 s s