Esperanta Civito

Pri raŭmismo interesa kontribuo el Brazilo

Kun granda intereso mi legis la eseon de Luiz Carlos Franco, kiun mi sincere gratulas, precipe ĉar temas pri la unua ampleksa interveno el Brazilo pri la ideologia debato en Esperantio.

Se escepti la Deklaracion de Bulonjo, neniu dokumento en Esperantio estas tiel memorata kaj studata kiel la Manifesto de Raŭmo. Forgesita estas tuta aro da dokumentoj, aŭ klasita ie en la historio, dum la Manifesto rezistas kaj produktas novajn debatojn. La eseo de Franco estas plia pruvo pri la pravo de ĉi tiu konstato. Kaj des pli grava estas la influo de la Manifesto, ĉar dum dek unu jaroj (1980-1991) la plej legata internacia E-gazeto, nome la organo de UEA, prokrastis ĝian aperigon: hazardo aŭ ne (legu sube), necesis atendi la falon de la Berlina muro kaj la ruinon de Sovetunio...

Ofta kaj bedaŭrinda limo en la analizo pri la raŭma fenomeno estas la pure sinkronia enfokusigo: tiu ĉi limo karakterizas ankaŭ la eseon de Luiz Carlos Franco, kvankam la enkonduka analizo pri historiaj eventoj, kiuj eventuale preparas la Manifeston, donis al mi unuavide la agrablan iluzion ke lia teksto havos diakronian aliron al la faktoj.

Se la Deklaracio de Tirese (1969) aspektas kiel evidenta emanaĵo de la Sesdekoka (multe pli la okcidenta ol la orienta, multe pli Parizo ol Prago), la Manifesto de Raŭmo ne montras same evidente siajn makrosociajn radikojn. Unuflanke, ĝi kongruis (kaj tion pruvas ĝiaj plej gravaj subskriboj) kun la evoluo en Orienta Eŭropo, nome en la plej densa kaj sociologie rimarkinda areo de Esperantio -- kaj tiusence ĝi anticipis la evoluon de la mondhistorio. Aliflanke, ĝi relevis tiun pensofluon kie, kun diversaj nuancoj, situas Zamenhof / Hodler kaj Privat / Lanti / Universala Ligo; kaj kie ne situas la tiama kaj nuntempa UEA, kiu idas el la Interkonsento de Kolonjo 1933.

La du flankoj havis komunan punkton en tio, ke la postlapennistoj en UEA (Tonkin, Corsetti kaj aliaj) kredis en mondo, kiu restos eterne dividita inter du blokoj, kaj adaptis al tiu perspektivo la strategion de la Movado; dum la raŭmistoj perceptis ke la du blokoj ne daŭros eterne, kaj precipe la sovetunia estas proksima al la fino, tra simptomoj pli kaj pli fortaj, de la Praga printempo ĝis la pola libera sindikatismo.

Efektive ne eblas kompreni la raŭmisman fenomenon sen scio pri tio, kio estis maturiĝanta en Orienta Eŭropo (mi rediras: la plej grava areo en Esperantio, tiel en la epoko de Zamenhof kiel en la jaroj 1970aj), kaj sen scio pri kio sekvis Raŭmon: la simpozio en Varsovio (1984), la polaj eventoj (1985-1987), la konferenco de Segedo (1988), la forumoj kiuj preparos la Esperantan Civiton. Kaj paralele la ruino de la UEA-sistemo en orienta Eŭropo, koincide kun la socia mutacio post la fino de la du blokoj, kaj kun la dissolviĝo de Jugoslavio kaj de la nealiancismo.

La raŭmismo indikis novan strategion ekde la 1980aj, taŭgan por la 1990aj kaj postaj kun preskaŭ profeta pravo. Ĝin haltigis nek la plumpa kalumnio de tiuj, kiuj asertis ke la raŭmistoj ne volas disvastigi esperanton (sufiĉus legi la Manifeston por vidi ke tiu aserto estas falsa), nek la kunigitaj interesoj de tiuj kiuj bezonis, finance aŭ morale (jam finance pli ol morale), defendi personajn poziciojn en la malnova Esperantio. La sukcesoj, kiel la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo en 1993, kaj la akcepto pri la funkcio de identigilo, garantias la bonan direkton de la raŭma vojo.

(Giorgio Silfer, oktobro 2005)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1360 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0536 s s 
  Total: 0.1896 s s