Esperanta Civito

Ken Miner pri raŭmisma detalo

Skribis lastatempe la interesa intelektulo Ken Miner el Usono:

"Laŭ la Manifesto de Raŭmo la ideo ke la angla lingvo estas malamiko de Esperanto estas "mito". Kiel oni atingis tiun konkludon? Tiu ideo (malamikeco de la angla) iras man-en-mane kun finvenkismo, ĉar la sola imagebla situacio, en kiu la angla lingvo povus esti malamiko de Esperanto, estus situacio, en kiu la sukceso de la angla kiel monda helplingvo preventus la akcepton de Esperanto, flanke de iu grava establaro. Sekvas de tio, ke esperantisto kiu rezignis finvenkismon havas nenian racian kialon vidi malamikon en la angla lingvo. Kaj kiam lastfoje vi renkontis esperantiston, kiu senkondiĉe nomas sin finvenkisto? Multon ni aŭdas pri "ĝisosteco" — ĉu tio estas kodvorto por finvenkismo? Eble; sed vere mi dubas.

Tiom pri racio; sed ni scias, ke estas neraciaj, t.e. pure emociaj, kialoj malamikigi la anglan (malgraŭ la evidenta rolo de tiu lingvo en internaciaj rilatoj, ktp pri kiuj progresemuloj supozeble interesiĝas). Tute bone; sed tiuj kialoj ne koncernas esperanton specife! Multe pli da homoj malamas la anglan lingvon, ol estas esperantistoj. Eble ja estas tiuj, kiuj lernas esperanton por simbole kontraŭ-anglumi. Tio ja estas multe da laboro nur por simbola ago, sed eble ĝi ja rolas — sed kial esperanto? Se ili lernus la hispanan ili povus lingve interagi kun multe pli da homoj, farante la saman simbolan agon.

Sekve nek racio nek neracio gvidas al malamikeco de la angla flanke de nefinvenkismaj esperantistoj."

La esprimo "finvenkismo" ne fontas el la Manifesto, sed el la posta ĵurnalisma uzo de neraŭmistoj. La Manifesto mem parolas pri praceloj, do eventuale pracelismo. Kio tamen ankaŭ estus misa, ĉar la praceloj de Zamenhof (vidu la leteron al Kofman), de Hodler, de Privat kaj de multaj aliaj antaŭ cento da jaroj, estis praraŭmecaj. Ili ĉiuj certe ne batalis kontraŭ la franca lingvo, kiu tiam havis pli grandan prestiĝon ol la usonangla nuntempe.

La anglofobio en Esperantio kreskis en la 1970aj, ne precipe pro la eventuala konkurenco de la angla kiel mondolingvo, sed kiel konsekvenco de la (anonima, kontraŭe al la Manifesto) Deklaracio de Tirese (1969). Ĉi tiu dokumento lanĉis la batalon kontraŭ la lingva imperiismo, kiu rapide identiĝis kun la angla, aŭ usonangla, tuj neglektante la rolon de la rusa en la orienta bloko. La tiresanoj ekregis en UEA en 1974, kaj tiu generacio ĝis nun regas, kun partaj kompromisoj kun la burokrata aparato. Tial la anglofobio disvastiĝis tra la tuta UEA, kondukante al strategia sakstrato.

Hodiaŭ la anglofobio ricevis novan elanon de la globaliĝo. Laŭ la psiko (do racio plus neracio) de la anglofobiuloj, la angla estas kaj simbolo kaj vehiklo de potenca malamiko, kiu samtempe estas la malamika potenco. Ĉi tiu parametro estas tiel grava, ke ili volonte igis sia ikono la lingviston Chomsky, pro lia politika antiusonismo; eĉ se poste Chomsky, per sia lingvistika opinio pri esperanto, lasas ilin en senŝelka pantalono.

La finvenkismo (se akcepti tiun terminon) ne estas nur "la dua lingvo por ĉiuj": tio estus tro reduktiva, slogana priskribo. La nuna finvenkismo estas la kombino (konscia aŭ ne) de la Tirese-strategio kaj de la konvinko, ke esperanto estas nur komunikilo, kaj ne kompleta lingvo. Fakte ĝi estus (laŭ ili) nur planlingvo, eĉ plu planebla kaj reformebla, kiel trankvile asertas korifeo de la nuna finvenkismo (sekretario de la Akademio de Esperanto!). Verdire li ankaŭ asertas, ke Pekino bone agis, invadante Tibeton; sed tio estas jam alia ĉapitro.

Lasta rimarko: finvenkismo ne estas aŭtomate sinonimo de antiraŭmismo. Por multaj eblas, ke la vojo al la fina venko pasas tra Raŭmo. Spegule al tio, antiraŭmisto estas plej ofte persono kiu faras nenion por la fina venko...

[HeKo 351 4-A, 24 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0676 s s 
  Total: 0.0824 s s